ESPERANTISTOJ EN PLACO SANKTA PETRO

24/9/2011

 

 

 Post la mesaĝo, Papo Benedikto la 16a adresis bondezirojn en 63 lingvoj.

En Esperanto li diris: Feliĉan Paskon en Kristo Resurektinta

 

(klaku sur la frazo por aŭskulti la papan voĉon)

 

 La bondeziron en esperanto akceptis  ĝojoplena kriego de la esperantistoj kiuj ĉeestis en placo sankta Petro por la dek-sesa sinsekva fojo.

Ĉi-foje la grupeto estis pli nombra ol kutime: aldoniĝis kelkaj gejunuloj el pluraj landoj: ili venis al Italio por partopreni en la paska junulara festivalo en regiono Abruzzo, sed ĝi estis nuligita pro la tertremo. Iliaj paneloj kiuj konsistigis la vorton esperanto aperis en la monda televida elsendo, klare, dum du fojoj. Vi povas trovi en la esperanta grupo Renato Corsetti-n , eksprezidanton de UEA, tenantan la literon “R”.

 

Nguồn: