Tertremo kaj cunamo en Japanio

21/9/2011

Je la 13-an de marto 2011, Japanio estis trafita de tertremo kaj cunamo je amplekso neniam vidita en historio. Pro internaciismo ĝenerale kaj amo al Japanio kaj japana esperanta movado, kiu de multaj jaroj ligiĝis kun la vjetnama esperanto-movado, vjetnamaj esperantistoj dolorplene sekvas novaĵojn en gazetaro, televido pri la evoluo de la tertremo kaj la grandegaj perdoj, kiujn la japana popolo devis suferi.

 

 
Ekde la 12ª de marto, s-ro Hori Jasuo regule sendis ĉiutagan raporton pri la tertremo, kaj s-anino Le Hai Minh plusendis la raportojn en la reta listo “vjetnamaj esperantistoj”, helpante la vjetnaman esperantistaron havigi al si la plej ĝisdatigitan informon en Esperanto.
Ege kortuŝitaj, ni esprimas nian grandan admiron al s-ro Hori Jasuo kiam li skribis tiun frazon:

“Japanoj revivis de la katastrofo de la milito, do ankaŭ ĉi-foje revivos el la katastrofo”.

Nguồn: