Phat Diem [fatzjem] Katedralo

 Ĵaŭdo, decembro 04, 2014 - 16:54:32

(VOVworld) - Kovrante preskaŭ 22 ha en Kim Son-distrikto, Ninh Binh-provinco, Phat Diem Katedralo estas populara celloko. Konstruita en la 19-a jarcento, ĝi diferencas de aliaj monumentoj pro sia ŝtona kapelo, kiu estas sukcesa geedziĝo inter orienta kaj okcidenta arkitekturo.

Laŭ la vojo de Ninh Binh-urbo centro ĝis Phat Diem Katedralo, ekzistas dekduoj da preĝejoj. Sed, Phat Diem estas la plej rimarkinda pro ĝia unika arkitekturo. Ĝi estis konstruita laŭ la iniciato de Patro Petro Luc Tran, konata kiel Patro Ses dum 34 jaroj de 1865 ĝis 1899. Tiu pastro konstruis grandan katedralon ĉirkaŭitan de kvin kapeloj, kaj plie kampanilo, lageto kaj tri artefaritaj ŝtonaj montoj. La tutaĵo konsistigas originan aron kies okcidenta gotika arkitekturo miksiĝas perfekte kun tiu de tradiciaj vjetnamaj pagodoj.

Se ni alproksimiĝas al la katedralo de la sudo, ni vidas lageton en kies mezo troviĝas statuo de Jesuo larĝe malfermanta siajn brakojn. Ĵus malantaŭ la statuo estas ŝtona sonorilturo kies tegmento estas kurba kiel tiuj sur pagodoj kaj komunumaj domoj. La ŝtona sonorilturo estas konstruita sur 3 niveloj de grandaj ŝtonslaboj kaj havas 3 enirejojn. La unua nivelo, la plej granda, estas farita el kvadrataj bluaj ŝtonoj. Ĝi havas 3 ĉambrojn kun plafonaj volboj, ĉiu havas ŝtonan kampon. Do Thi Ngoc Anh estas ekskursgvidantino: " La alta arko simbolas "rondan ĉielon" kaj la malsupra ŝtonkampo simbolas "la kvadratan teron", kiu perfekte egalas la dezajnon de la orienta koncepto de harmonio inter ĉielo kaj tero, inter jino kaj jango. La dua nivelo havas grandan tamburon kaj la tria havas 1.4m altan sonorilon. Muldita en 1890, tiu sonorilo pezas preskaŭ 2 tunojn. Male al aliaj preĝejaj sonoriloj, kiuj enhavas pendolon, la sonorilo de Phat Diem enhavas lignan stangon, kiu helpas al la sonorilo esti aŭdita 10km fore".

Post transirado de la kampanilo, ni levas la okulojn por admiri la fronton de la Granda Katedralo, kiu estas la koro de la Phat Diem-arkitektura ensemblo. Ĝi estis konstruita en 1891 kun la oficiala nomo de "Katedralo de Dipatrino de la Rozario". Apogite per 52 kolonoj en 6 vicoj, ĝi inkludas 9 alkovojn, kiuj solenas la orient-okcidentan arkitekturan kombinaĵon. La enirejo estas sama kiel gotika preĝejo kun sia levita plafono, sed la kolonoj estas ĉizitaj kun tipaj orientaj ĉeftemoj, inkluzive de vjetnama. Do Ngoc Hung estas arkitekturstudento: "Mi estas tre imponita de la altaro de Dio. La lignaj muroj estas malsimple ĉizitaj kaj orumitaj. La altaro mem estas el ŝtono. La ĉizaĵoj estas elstaraj. Mi aŭdis, ke la altaro estas farita el 6 ŝtonslaboj en la kelo enhavante la tombojn de ses episkopoj "

Sed la plej altvalora juvelo de la arkitektura ensemblo de Phat Diem estas la Kapelo de la Senmakula Koro de Maria, vokita de iuj "la ŝtona preĝejo". Do Thi Ngoc Anh rakontis al ni: " Tiu kapelo estas preskaŭ totale konstruita el ŝtono, blua ŝtono eltirita de Monto Nhoi en Thanh Hoa provinco. Ekstere, ekzistas du turoj, unu el kiu portas reliefon montrantan la traboritan koron de Maria, kiu simbolas la senmakulecon ".

La altaro de Maria estas farita el ŝtono. Vjetnamaj metiistoj ĉizis diversajn ĉeftemojn sur la ŝtono inkluzive de fenikso, lotuso, pino, krizantemoj, bambuo, kaj pruno floroj. En Phat Diem, meso estas prikantita en la ĉefkatedralo. La ĉirkaŭaj kapeloj estas dediĉitaj al 4 malsamaj sanktuloj. La kapelo de Sankto Jozefo estis konstruita en 1899. Ĝiaj meblaj aranĝoj estas faritaj tute el solida ligno. La kvintesenco de la antikva tradicio de vjetnama lignoĉizado konverĝas ĉi tie. Do Thi Ngoc Anh denove: " Sude de la ĉefkatedralo estas la Sankta Roĥo kapelo, kiu estis konstruita en 1895. La altaro estas monolito. En la okcidento estas la Sankta Jozefo Kapelo, konstruita en 1896 tute el ferligno. En la nordo de tiu kapelo estas la kapelo de Sankto Petro, kiu estis konstruita en 1896. La kolonoj estas faritaj el jakvoligno kaj estas komplekse skulptitaj ".

Phat Diem Katedralo estas loko de preĝo kaj ankaŭ populara celloko por esploristoj kaj turistoj. Dustin estas de Kanado: "Ĝi estas bela. Estas nekredeble, ke tiu preĝejo estis konstruita en la 19-a jarcento fare de la vjetnamoj. Ĝi estas tipe vjetnama kaj tute diferenca de io, kion mi havis la ŝancon vidi. Ĉiu detalo spegulas perfektan simbiozon inter ŝtono, ligno, Oriento kaj Okcidento ".

La kapricoj de la vetero ne difektis la faman arkitekturan ensemblon, sed muskoj igis ĝin pli ĉarma. Malantaŭ ĉiu reliefo, ĉiu ŝtono kaŝatendas io mistera kaj sankta por esti malkaŝita al la vizitantoj.

Fonto: VOVworld

Teksto: Le Phuong

Esperanta traduko: Informada komisiono de VEA

Sắp xếp theo: