» Plej novaj novaĵoj
La 96-a UK tra fotoj de s-ro Prezidanto Nguyễn Văn Lợi
La dua esperantistino ricevas atestilon
Atestilo por parkere kanti la himnon “La Espero”
Bilanco de la unua duonjaro de 2010
Kunsido de VEA: 2010 unua duonjara bilanco
Unuaj agadoj de s-ano Hoang Ngoc Boi
Societo por parkere kanti la himnon "Espero"
Freŝa novaĵo el AK6
La 6-a Azia kongreso de Esperanto estis finita
LA RAKONTO PRI CENT OVOJ
08/09/2010
Gastronomio
Vjetnama gastronomia specialaĵo: Ĉaĵo Nguồn: esperanto.net (14/06/2008) Lần đọc: 878
giới thiệu cách chế món chả giò Sài Gòn

 

Vjetnama Gastronomia Specialaĵo: Ĉaĵo

 

 cha gio

 
 
 
Aliaj nomoj: Nem Sài Gòn /nem sajgon/ – Nem rán /nem ran/
 
 
 
 
 
Ĉaĵo estas fama vjetnama manĝaĵo, specialaĵo de Sudvjetnamio. Nuntempe ĝi fariĝas ŝatata manĝaĵo de la tuta lando kaj de multe da eksterlandanoj.
 
Ingrediencoj
 
- Duongrasa hakita porkaĵo
- Krabaĵo aŭ freŝa salikokaĵo (senigita je ĝia karapaco)
- Legomoj: karoto, hinda taro, dolĉa patato, kaj laŭ vole, bulba fazeolo, ĝermita fazeolo, brasikrapo.
- Vermiĉelo, rizpapero
- Aliaj kondimentoj: cepo, salo, MSG (monosodium glutamato), orelfungo, ĉina fungo, blanka fungo, perfuma fungo (laŭvole, elektu unu el la fungoj), seka bulbo, seka ajlo, pipro.
 
I. Preparo de ingrediencoj
 
- Duongrasa porkaĵo                          150 g
- Saliko senigita je ĝia karapaco 150 g
- Ovoflavo                                        1
- Fungo                                             50 g
- Vermiĉelo (seka)                            25 g
- iom da salo, MSG, sukero, pipro, hakita bulbo (1-2 kafkuleroj), hakita cepo (2 supkuleroj)
- fadene hakita patato                         100 g
- fadene hakita karoto                        100 g
 
II. Plekitado de ingrediencoj
 
-         Peklitu 150 g da salikokaĵo aŭ krabaĵo per iomte da salo, pipro, hakita cepo. Macerigu dum 10-15 minutoj por ke la kondimentoj penetru en la salikokaĵon aŭ krabaĵon.
-         Haku aŭ grindu viandon
-         Aldoni fungon maceritan en akvo kaj senigitan je ĝia tigo
-         Miksu hakitan fungon kun viando kaj duono da hakita bulbo (2 supkulerojn)
-         Aldonu 150 g da duongrasa viando, iom da salo, pipro, sukero
-         Aldonu unu ovoflavon (ne deviga, laŭvole)
-         Aldonu 25 g da vermiĉelo macerita en akvo (laŭvole)
-         Aldonu ĉiujn ingrediencojn kaj kondimentojn. Bone miksu per manpremado.
 
III. Realizado
1.     Kerno de la nem-o
Konservu la nem-kernon dum ĉirkaŭ 30 minutoj por ke la kondimentoj bone penetru.
 
2. Volvado de la nem-o
La rizpapero estas metita en humida medio, aŭ ŝmirita per miksaĵo de akvo, vinagro kaj sukero por ke la ĉaĵo havu freŝan flavan koloron post fritado. Ne trouzu tiun miksaĵon por eviti pastiĝon de la volvaĵo. La rizpapero estas tondita tiel, ke la volvita ĉaĵo havu 2 cm diametron kaj 5-6 cm longecon. Komencu la volvadon. Por certigi bonan volvadon, ŝmiru ĉe la ekstremo de la rizpapero per iom da ovoblanko por doni al ĝi adherecon kaj eviti rompiĝon dum la fritado.
 
3.      Fritado de la nem-o
-         Uzu prefereble kaserolon kun plata fundo.
-         Metu la kaserolon sur la forno, verŝu oleon kiam la kaserolo varmiĝas.
-         Uzu sufiĉan kvanton da oleo, por ke la ĉaĵo estu duone submergita en la oleo.
-         Metu unue la ekstremon de la ĉaĵo en kontakto kun la kaserolo por obteni bonan adherecon kaj poste fritu la restantan flankon.
-         Tuj post imersio de la ĉaĵo en varmega oleo, malaltigu la temperaturon por ke la kuirado okaziĝu malrapide. Post 3-5 minutoj de fritado, la ĉaĵo havas uniforman flavan koloron. Eltiru la frititajn ĉaĵo-jn kaj metu ilin sur kriblilo por elglutigi la oleon.
 
Kiel konsumi
Ĉaĵo estas entreo. Oni konsumas ĝin kun diversaj saŭcoj. Laŭ la tradicia maniero, oni preparas miksaĵon de altkvalita fiŝpeklaĵo kun citrono, ajlo, kapsiko, sukero kaj akvo. Oni manĝas kun aromaj herboj kiel koriandro, mento, ocimo ktp. kaj salato.
 
Prezentita de Le Thien Thu
 
 

 

 

 

 
 
 
 

 

 
Lượt truy cập: 139411
Tổng bài viết: 233
IP truy cập: 38.107.191.103