» Plej novaj novaĵoj
La 96-a UK tra fotoj de s-ro Prezidanto Nguyễn Văn Lợi
La dua esperantistino ricevas atestilon
Atestilo por parkere kanti la himnon “La Espero”
Bilanco de la unua duonjaro de 2010
Kunsido de VEA: 2010 unua duonjara bilanco
Unuaj agadoj de s-ano Hoang Ngoc Boi
Societo por parkere kanti la himnon "Espero"
Freŝa novaĵo el AK6
La 6-a Azia kongreso de Esperanto estis finita
LA RAKONTO PRI CENT OVOJ
08/09/2010
Turismo - Vidindaĵoj
SKIZO DE HANOJO (dua parto) Nguồn: (19/11/2009) Lần đọc: 404


Hanojo (sub la nomoj Thang Long kaj Dong Do) estis la ĉefurbo de la tri prosperaj dinastioj de Ly, Tran kaj Le, kiuj havis grandan meriton en naciaj konstruado kaj defendado. Gxi farigxis la politika, kultura kaj ekonomia centro de la lando.

En 1802, kiam la unua reĝo de la familio Nguyen surtroniĝis, la ĉefurbo estis translokigita al Hue, troviĝanta en la centra parto de la lando, sed la antaŭa ĉefurbo daŭre estis komerca kaj kultura centro.

Post la venko de la Aŭgusta Revolucio (1945-8-19) gvidita de prezidento Ho Chi Minh, la  Demokratia Respubliko de Vjetnamio (DRV) fondiĝis (1945-9-2). Hanojo fariĝis ĝia ĉefurbo.

Kiam francaj armetrupoj  reinvadis Vjetnamion , la 19an de decembro 1946 la armeo kaj loĝantaro de Hanojo leviĝis kaj kuraĝe bataladis kontraŭ ili dum 60 tagoj por defendi la ĉefurbon, kvankam armiloj kaj provianto mankis Tiel komenciĝis la naŭ-jara Rezistado kontraŭ francaj agresintoj.

La 13an de marto 1954, kun la kontribuo de memdefenda popolmilicio la armeo de la DRV lanĉis la kampanjon Dien Bien Phu, kiu finiĝis la 7an de majo samjare per la kapitulacio de franca tiea komandantaro kaj siaj trupoj. Tiu famkonata venko ŝanĝis la militan situacion kaj kreis favorajn kondiĉojn al la diplomata lukto en la Konferenco de Genevo, kiu komenciĝis la 26an de aprilo kun la participo de la reprezentantoj de 19 landoj por ĉesigi la konflikton inter Nord- kaj Sud-Koreio kaj la milito en Hindoĉinio.

La franca registaro devige traktis negocon pri Paco, kaj la 20an de julio 1954 estis subskribitaj la Genevaj Interkonsentoj, laŭ giuj Paco estis restarigita en la tri landoj de Hindoĉinio, Vjetnamio, Laoso kaj Kamboĝo;  la franca  regado estis nuligita, kaj  la sendependeco, suvereneco kaj teritoria integreco de tiuj landoj estis agnoskitaj.

Efektiviginte la interkonsentoj, francaj armetrupoj retiriĝis el Vjetnamio kaj Hanojo liberiĝis la 10an de oktobro 1954. Kun grandaj entuziasmo kaj ĝojo la loĝantaro bonvenigis Prezidenton Ho Chi Minh kaj la registaron al la ĉefurbo.

La vjetnama popolo feliĉe ĝuis Pacon post 9 jaroj de peniga rezistado. Komenciĝis la periodo de resanigo de militvundoj kaj rekonstruado en la tuta lando, kaj aparte en Hanojo. Multaj ŝanĝoj kaj renovigo okazis tie en ĉiuj kampoj.

En 1965, U.S. armeo komencigis  la eskaladan aermiliton kontraŭ Nord-Vjetnamio. De la 18ª ĝis la 29ª de decembro 1972 Hanojo estis terure bombardadita kaj bombadita de aviadiloj B52 dum sinsekvaj dek-du tagoj. La strato Kham Thien estis preskaŭ komplete ruinigita. Usonaj aerfortoj semis funebron, doleregon kaj malamegon inter mildaj kaj pacamantaj hanojanoj. Multaj familioj perdis siajn anojn, eĉ grandaĝajn geavojn kaj gepatrojn, kaj ankaŭ senkulpajn infanojn kaj naivajn bebojn. Kadavroj, korpaj pecoj, brakoj, kruroj dise kuŝis ĉie, sur trotuaroj, ŝoseoj kaj ankaŭ sur arbo-branĉoj. La strato estis plenplena je  bombo-krateroj. La vidaĵoj estis ege teruraj kaj korŝiraj. La savado de viktimoj enterigitaj en la amasojn de ruinoj estis peniga kaj longdaŭra.

La antaŭa strato Kham Thien

Dum tiu dek-du-taga strategia atako  per aerforto,  30  usonaj  aviadiloj, inkluzive 23 B52, estis faligitaj de hanojaj trupoj kaj memdefendaj taĉmentoj. Rezulte Nixon, la tiama usona prezidanto, ĉesigis bombadon kaj devige religi la negocion de Parizo, kiu komenciĝis en 1968, kaj kontraktis pri la finiĝo de la detruiga milito kontraŭ Nord-Vjetnamio. La Konferenco de Parizo  finkondukis al la  Interkonsentoj subskribitaj la 27an de januaro 1973 de la  registaroj de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, Vjetnama Socialisma  Respubliko, Vjetnama  Respubliko  kaj  la  Provizora Revolucia Registaro de Sud-Vjetnamio. La milito ĉesis kaj  Paco restariĝis. Vjetnamio estis reunuigita la 30an de aprilo 1975.

 

La ĉefurbo de reĝoj konkeris heroaĵojn en nacia defendado.

Sub la dinastio de Tran, la ĉefurbo estis trifoje (1258, 1285, 1288) dezertita kaj senhomigita en  nacia defendado, kaj kontribue forpelis la armetrupojn Nguyen - Mong el la lando. La granda merito apartenis al la genia ĉefkomandinto kaj eminenta nacia heroo Tran Hung Dao.

Post dek jaroj (1418 – 1428) de rezistado por nacia defendado, la komandinto Le Loi (reĝo Le Thai To), antaŭenirigis sian armeon al Dong Do (alia malnova nomo de Hanojo). Tie okazis la ĝismorta batalado kontraŭ  la agresintoj Ming, kiuj devige kapitulacis kaj  retiriĝis.

La statuo de la reĝo Ly Thai To

Fine de 1788, la ĉefurbo Thang Long estis okupita de la agresintoj Thanh. La armeo Tay Son, komandita de la imperiestro Quang Trung, antaŭeniris tien, kaj alvenis la kvinan tagon de la Luna Novjaro Ky Dau (1789-1-30). Tiu tago markis la gloran kaj promptan venkon de la armeo Tay Son: la malamika armeo de 290.000 soldatoj estis disbatita kaj forpelita el la lando. La agresintoj devis forlasi sian invado-projekton.

La batalkampo estis plena je  kadavroj de malamikaj trupoj.  Ili estis kolektitaj kaj enterigitaj en 12 larĝajn fosaĵojn kaj kovritaj de tero. En 1890 la franca administracio de Hanojo niveligis la fosaĵojn por plilarĝigi la ĉefurbon, kaj restas la nurnura grandega tombejo sub la monteto Dong Da.

Enirejo al la monteto Dong Da

Okaze de la 200 jubileo (1989) de la venko Dong Da estis konstruita apud la monteto kultura parko  kiel memoraĵo al la granda merito de la nacia heroo Quang Trung. Samtempe estis starigita lia granda statuo.

La statuo de la reĝo Quang Trung (1788-1792)

Honore al la heroo kaj memore al la glora venko Dong Da, la administracio kaj popolaj organizoj kunlabore okazigas ĉiujare feston je la datreveno de la venko, t.e. la kvina tago de la Novjaro (laŭ luna kalendaro). Post solena ceremonio estas praktikataj la ritoj de prezento de oferaĵoj kaj bruligo de incenso bastonetoj ĉe la statuo, la preĝo en pagodo por paco al la animo de mortintoj. Sekvas la arta kaj amuziĝa programoj, kiuj komenciĝis per la tradicia drako-danco.

         

Rito de prezento de oferaĵoj kaj bruligo de incenso-bastonetoj ĉe la statuo de Quang Trung

Danco de drakoj

          * Sur la antaŭa murego de la Norda Pordego vidiĝas du truegoj postlasitaj de kanono-obusoj dum la dua franca invado  en 1882.

          * Supre la pordego troviĝas la altaro por la kulto de la du mandarenoj Nguyen Tri Phuong kaj Hoang Dieu, kiuj sin foroferis en la defendado  de la citadelo.

 

                                                                             Nguyen Thi Ngoc Lan

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Lượt truy cập: 139412
Tổng bài viết: 233
IP truy cập: 38.107.191.104