Bilanco de la somera Esperanta kursaro
gvidata de s-ro Przemek Grybowski
(Hanojo, 3-16/7/2008)
Laŭ interkonsento inter Vjetnama esperanto-Asocio kaj s-ro Przemek Grybowski (mallonge kaj esperante Pŝemo), instruisto ĉe Pedagogia Universitato en Bydgoszcz, Pollando, okaziĝis esperanta somera kursaro. Pŝemo akceptis instrui senpage.
La nombro de partoprenantoj atingis 59.
La totala nombro de seancoj estas 26.
La kursaro okaziĝis ĉe 4 malsamaj lokoj:
1. Ĉe Goc Viet kafejo, kun 3 kursoj:
Kurso A: 9 lernantoj, veraj komencantoj;
Kurso B: 11 lernantoj, ĉefe junuloj partoprenintaj IJK 63 kiel volontuloj;
Kurso Paroliga: ĉiuvespere, kun lernantoj de A kaj B kursoj;
2. Ĉe Kim Lien kvartalo, kurso C: 6 lernantoj kaj IJK volontuloj kiuj ofte partoprenis.
3. Ĉe Multlatera Departemento de Vjetnama Unio de Amikecaj rilatoj. 9 partoprenantoj kiuj estas ties oficistoj , nivelo A1.
4. Ĉe Nguyen Sieu Duagrada Mezlernejo, nivelo A0: 24 lernantoj.
Pri aĝo: La plej junaj estas la lernantoj de Nguyen Sieu mezlernejo naskiĝintaj en 1997 (11 jaraĝa). La plej aĝa lernanto estas s-ro Nguyen Vinh (pli ol 80).
Pri la programo kaj la instrumetodo
Estas 3 niveloj:
Nivelo A: Tute novaj komencantoj
Nivelo B: Komencintoj, kiuj servis kiel IJK63 helpantoj-volontuloj. La lernaj temoj estas diversaj: prezento pri Hispanio; la karnavalo en Barcelona; Katalunio – rilatoj inter Katalunio kaj Hispanio; video filmo “Mazi en Gondolando”; prezento pri Brazilo, kun ilustraĵoj per DVD, bildoj, kantoj; libera konversacio pri ajna temo.
Nivelo C: prelego pri diversaj temoj kiel: interkulturo; Brazilo; edukado.
Instrumetodo: La instrumetodo estas la rekta metodo. Pŝemo bezonis nur helpon de tradukanto po 30 unuaj minutoj por niveloj A – B, poste, per gestoj, paroloj, mimikoj, diversaj objektoj (pupo, hundo, kato, ludiloj, aŭtoj, lerniloj ktp.) li ja povas komuniki kun la lernantoj.
En la prelegoj kun nivelo C, Pŝemo libere parolis en Esperanto, li estis tre bone komprenebla kaj tute ne bezonis tradukadon.
Laboro de la organizantaro:
Estas 2 partoj: Enhavo kaj Servado.
Pri enhavo: 4 membroj de Trejna Komitato: Thu, Ngoc Lan, Bao, Ha aktive faris la programon, kontaktis la instituciojn, registrigis la lernantojn, dividis ilin en klasoj.
Pri Servado: F-ino Hong Hanh, estrino de Goc Viet kafejo zorgis pri manĝado, loĝado kaj veturado de la instruisto.
Homoj, kiuj alportis konsiderindan materialan subtenon:
- Sro Phan Hong Vuong, kiu donacis sian tutan honorarion pro traduko de la romano “La mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapiĉ” (1,2 milionoj dongoj);
- S-ino Nguyen Thi Volga kiu donacis du aŭtajn veturadojn el kaj al Noi Bai flughaveno por akompani la gaston;
- La mezlernejo Nguyen Sieu, kiu kreis favorajn kondiĉojn por ke unu 6a grado klaso lernu Esperanton per rekta metodo dum 4 seancoj.
- Pŝemo donacis al la vjetnama esperantista junularo tutan skatolon da libroj, kolekton de diversaj DVD, KD pri Esperanto, kaj unu DVD aparaton.
Homoj, kiuj montris multan klopodon en lernado:
- F-ino Nguyen Thanh Van, estrino de Lucien Peraire klubo, kiu kuraĝigis multe da koleginojn partopreni la kurson. Ŝi mem partoprenis en preskaŭ ĉiuj matenaj (niveloj A-B) kaj vesperaj seancoj (paroliga)
- F-ino Bui Hong Phuong, krom la ĉeesto en la kursoj, veturis Pŝemo-n per motorciklo al ĉiuj lernaj lokoj, inkluzive tagmeze, sub varmega vetero;
- Du aĝaj gelernantoj kiuj aktive partoprenis en preskaŭ ĉiuj seancoj: s-ro Nguyen Van Phach kaj s-ino Do Thi Vuong.
Konkludo
La preparado estis tre bone farita, ni havis interkonsenton kun Pŝemo eĉ dum IJK, kaj poste havis multajn diskutojn kun li per la reto.
La malfermo de tiu ĉi kursaro estis anoncita en la retejo www.edukado.net kaj ni ricevis gratulmesaĝon kaj kuraĝigon de internaciaj esperantistoj kiel s-roj Renato Corsetti, Lee Yung Kee, s-inoj Katalin Kováts kaj Franciska Toubale.
Neniam kursaro allogis tiom multe da lernantoj, okaziĝis en tiom da lokoj, kun tiom da malsamaj niveloj kaj aĝgrupoj.
Ni esprimas unue nian elkoran dankon al Pŝemo, kiu varme transdonis al ni konojn, alportante konsiderindan materialan kaj moralan kontribuon al la viglado de la movado.
Niaj dankoj alvenas ankaŭ al ĉiuj homoj kies nomoj estas supremenciitaj, pro ilia kontribuo al la farado de la programo, varbado de lernantoj, servado, alportantante decidan kontribuon al la sukceso de la kursaro.
Fine, ni esprimas nian dankon al la familio de f-ino Yen, kiu bonvole konsentis, ke plejparto de la kursoj okaziĝu tie kaj akceptis nian gaston dum la du lastaj semajnoj.
Nguyen Xuan Thu
Ĝenerala sekretario de VEA
Estro de Trejna Komitato