
Fushun Shiyan Elementa Lernejo konstruiĝis en 1937 kaj estis unu el gravaj elementaj lernejoj nomitaj de la registaro de la provinco Liaoning en 1982. Nun en ĝi entute pli ol 110 ge-instruistoj instruas kaj pli ol 2000 lernantoj lernas. Miloj kaj miloj da elstaraj talentuloj eliris el tiu lernejo, ekz. Wang Nan, ĉampionino de Monda Tabloteniso.
Ĉiulunde la lernejo okazigas ceremonion de flago-hiso. Wu Bingchen, mia 12-jara filo, lernanto el la oka klaso de la kvara grado, estis elektita kiel fago-protektanto de la semajno inter la 21-a kaj 25-a de aprilo. En mateno de la 21-a de aprilo (lundo) antaŭ flago-hiso li faris paroladon al pli ol 2000 lernantoj kaj geinstruistoj per ĉina kaj angla lingvoj. Li diris: “" Mi nomiĝas Wu Bingchen, mi servas al la klaso kiel vic-klasoestro. Miaj hobioj estas vastaj, verkado, sporto, fremdlandaj lingvoj ktp. Mi partoprenis en Pekina Universala Kongreso de Esperanto kiel juna delegito...”
Flago-hisado estas la unua fojo por la klaso en kiu li estas post kiam li eniris en la lernejon. Tieaj lernantoj kaj geinstruistoj ankaŭ unuafoje aŭdis de li pri Esperanto. Post la ceremonio multaj el ili demandis al li: Kio estas Esperanto? Li faris respondon kaj plie diris al ili, ke li prezentis Er-hu (ĉina muzika instrumento) en Pekina UK.
Mi promesis, ke mi prezentos lin en listoj kiel premio kaj kuraghigo se li sukcesos, ĉar li faris signifan aferon por propagandi Esperanto. Post apero de tiu mesaĝo en listoj ĉe yahoogroups.com al tio reagis samideanoj Pavel Polnicky el Ĉeĥio, Ileana Schroder el Danio, Renato Corsetti el Italio, Kaisa Hansen el Svedio, Flory kaj Walter el Belgio, Lee Jung-kee el Koreio kaj Penny Vos kaj Freya Vos el Aŭstralio, Saka Tadasi, Osioka Moritaka kaj Hoŝida Acuŝi el Japanio, James Rezende Piton el Brazilo, Leopold patek el Aŭstrio, Nguyen Xuan Thu kaj Le Thien Thu el Vjetnamio. Iliaj gratuloj kaj faroj tre instigis mian filon. Li esprimis, ke li plidiligente lernos kaj aktive kaptos ajnan ŝancon por propagandi Esperanton al samlernjanoj.
****
Adreso: Wu Guojiang
Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo
CN-113008 Fushun Liaoning Ĉinio