» Plej novaj novaĵoj
La 96-a UK tra fotoj de s-ro Prezidanto Nguyễn Văn Lợi
La dua esperantistino ricevas atestilon
Atestilo por parkere kanti la himnon “La Espero”
Bilanco de la unua duonjaro de 2010
Kunsido de VEA: 2010 unua duonjara bilanco
Unuaj agadoj de s-ano Hoang Ngoc Boi
Societo por parkere kanti la himnon "Espero"
Freŝa novaĵo el AK6
La 6-a Azia kongreso de Esperanto estis finita
LA RAKONTO PRI CENT OVOJ
08/09/2010
Movadaj Novaĵoj
Niaj francaj gastoj Nguồn: (06/01/2010) Lần đọc: 417


    

Geedzoj  Elisabeth kaj Stephane Robert, francaj esperantistoj kiuj partoprenis en la 63-a IJK en Hanojo 2007 jam plenumis sian duan vojaĝon al Vjetnamio. Laŭ Stephane, dum la 91-a UK en Florenco (Italia 2006), ekkonante pri Hanojo kaj Vjetnamio, ili decidis partopreni en la 63-a IJK, kiu okazos en Hanojo je 2007. Ekde tiam ili dufoje vizitis nian landon. En Nord Vjetnamio, ili alvenis al Sapa, konata kaj fama turismloko. En Hanojo, ili kontaktis kun diversaj aĝgradaj esperantistoj, oni gaje kaj emocie parolas pri siaj agrablaj memoraĵoj en la 63-a IJK. Stephane diris, ke ili bone  ŝparos monon por partopreni en la 97-a UK kiu organizos en Hanojo (2012). Tuong Huyen Tram, komencantino kiu ekatingis A2 esperantan gradon promesas al Betty (Elisabeth Robert), ke ŝi bone lernos Esperanton por lerte paroli dum la 97-a UK en Hanojo 2012. Menciinde pli klarigis, ke dum ĉi vizitado al Vjetnamio, ili ne simple faras turismon sed ankaŭ noblan celon: eksciinte pro kompatinda situacio de 6 jara vjetnama knabino, ties gepatroj ne havas domon por loĝi, ne kapablas ŝin allernejigi (ĉi familio vivas en Thai Nguyen provinco), ili prenis sur sin la patronecon de la etino por ke ŝi eblas alvenante al lernejo kaj ili alvenis al Thai Nguyen por doni al ŝi la monon.

Tagmeze de la 27-a de decembro 2009 esperantistoj de Esperanto-Asocio de HCM-urbo ilin gastigis. Je  samtago la 27-an de decembro 2009. ĉe la Unio de Amikecaj Organizoj de HCM-urbo Esperanto-Asocio de HCM-urbo okazigis la kunfratiĝan renkontiĝon, kiu kunvenigis 18 geeperantistojn, plejparte gejunulojn, novajn lernantojn de E-kurso per rekta metodo. De la  28-a ĝis  la 31-a de decembro niaj gastoj vojaĝis, boatis sur la Mekonga riverego. Kaj poste je la unua tago de Novjaro, la 1-an de januaro 2010 geesperantistoj de EAH invitis gesinjoroj- esperantistojn tagmanĝi ĉe sinjorino Vo Thi Kim kaj vespermanĝi ĉe  sinjorino Thien Thu. Inter du manĝoj, oni veturigis  gastojn viziti la konatan pagodon, kie vivas preskaŭ 150 forlasitajn orfoj-handikapulojn. EAH-membroj kun la francaj gastoj donacis al la malfeliĉaj infanoj kukojn kun profundaj kortuŝitaj sentoj.

Finfine Betty kaj Stéphane ekflugis al Francio je la 2-a de januaro 2010 kunportinte tiom da neforgeseblaj esperantaj sentoj.. Ĉiuj adiaŭis kun multaj kisoj kaj rendevuas unu la alian : « ĝis la UK 2012 en Vjetnamio (certa, nepra kaj dezira espero) ».

 

Lượt truy cập: 139412
Tổng bài viết: 233
IP truy cập: 38.107.191.104