» Plej novaj novaĵoj
PAROLADO de s-ro Vu Xuan Hong, Ĉe la ceremonio de transdono de Memormedalo
Esperanto-gvidanto ricevas la distingaĵon de Vjetnamio
Aktivadoj de s-roj Osmo Buller kaj Clay Magalhaes en Hanojo
Osmo Buller ricevis vjetnamian medalon
La 96-a UK tra fotoj de s-ro Prezidanto Nguyễn Văn Lợi
La dua esperantistino ricevas atestilon
Atestilo por parkere kanti la himnon “La Espero”
LA RAKONTO PRI CENT OVOJ
LA DEKDU AKUŜISTINOJ
LA ĈIELO-KOLONO-DIO
11/09/2010
Movadaj Novaĵoj
Movadaj novaĵoj Nguồn: (27/12/2009) Lần đọc: 357


“La Ondo de Esperanto” iniciatis en 1998 ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj
tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.
Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001)……

En ĉi tiu jaro estas proklamita la Esperantisto de la Jaro: Aleksander Korĵenkov, Ruslanda ĵurnalisto kaj verkisto. 
 

Aleksander KORĴENKOV

 

S-ro Korĵenkov dum prelego en la Baltiaj Esperanto-Tagoj en julio 2007

Aleksander Korĵenkov (ruse Александр Корженков) estas sovetia kaj ruslanda esperantisto. Aleksander Korĵenkov naskiĝis en 1958 en Kamiŝlov (Uralo, Ruslando). Studis en la Tjumena industria instituto. Inĝeniero pri petrolaj duktoj kaj konstruado en Tjumeno kaj ekde 1984 en Sverdlovsk (nun Jekaterinburg). Esperantistiĝis en Tjumeno (1976). Tie prezidis la lokan esperanto klubon kaj regionan organizon. Kunfondinto kaj komitatano de neoficialaj organizoj Urala E-Komitato kaj rondo Kulturo, tre aktivaj en la jaroj 1980aj. Komitatano de la Urala Esperantista Societo. Vicprezidanto de Ruslanda E-Asocio (1992-1994). Prezidanto de REU (1995-1997). Komitatano A de UEA por Ruslando (1995-1998), Komitatano B de UEA (1998—). (Kun)organizis duoncenton da esperantistaj renkontoj, multajn prelegojn, lekciojn, kursojn.

Eldonis kaj redaktis “samizdatajn” gazetojn Sezonoj, Ekzakte kaj aliajn. Ekde 1991 redaktas la revuon La Ondo de Esperanto. Eldonis kun Halina Gorecka (la edzino) pli ol 75 librojn en/pri esperanto. Tradukis kelkajn librojn. Aŭtoro de centoj da artikoloj en dekoj da periodaĵoj esperantaj kaj ruslingvaj. Estrarano de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (1992—). La sola ruslanda membro en la Esperanta PEN-Centro. En 2001 li translokiĝis al Kaliningrado.

Krom la eldona agado, Korĵenkov ofte instruas Esperanton al junularo.

Elŝutita el "http://eo.wikipedia.org/wiki/Aleksander_Kor%C4%B5enkov"

Lượt truy cập: 140389
Tổng bài viết: 237
IP truy cập: 38.107.191.104