» Plej novaj novaĵoj
La dua esperantistino ricevas atestilon
Atestilo por parkere kanti la himnon “La Espero”
Bilanco de la unua duonjaro de 2010
Kunsido de VEA: 2010 unua duonjara bilanco
Unuaj agadoj de s-ano Hoang Ngoc Boi
Societo por parkere kanti la himnon "Espero"
Freŝa novaĵo el AK6
La 6-a Azia kongreso de Esperanto estis finita
LA RAKONTO PRI CENT OVOJ
LA DEKDU AKUŜISTINOJ
03/09/2010
Movadaj Novaĵoj
Ekspozicio de tamtamoj Nguồn: (26/12/2008) Lần đọc: 437
Ekde la 24a ĝis la fino de januaro en poŝtoficejo Kamiŝinden en la urbo Maebaŝi, la gubernio Gunma, Japanio, okazas ekspozicio de tamtamoj el la mondo.

 S-ro Hori Jasuo havas intereson pri muzikiloj en la mondo kaj kolektas, dank' al Esperanto. Ĉi-foje li montras tamtamojn el Japanio, Ĉinio, Nepalo, Mongolio, Barato, Indonezio, Kanado, Kenjo, Peruo, kaj Ekvadoro. Li provis kolekti tiujn el Eŭropo, sed ĝis nun li ne povis trovi. Li petas, ke partoprenontoj en la venonta UK el Eŭropo trovu tamtamon en sia lando kaj donacu ĝin al li.

Ĝenerale oni opinias, ke tiaj tamtamoj nomataj "Denden-daiko" en la japana lingvo estas infanaj ludiloj, sed en Nepalo, Mongolio kaj Barato ili estas ankaŭ muzikiloj por budhismaj bonzoj. En la foto vi povas vidi grandan tamtamon el Nepalo kaj tamtamon kun bela rubando kaj ties sako el Mongolio, kiujn bonzoj uzas dum la legado de sutro.

Materialoj de tamtamoj estas diversaj, depende de la natura medio de la landoj. Japanaj tamtamoj estas ofte faritaj el ligno kaj papero, sed en aliaj landoj oni uzas ledon por la "vizaĝo". Ĉinoj ŝatas plastajn. En Kenjo oni uzas konkretojn kiel frapilojn. Desegnaĵoj sur la "vizaĵo" estas interesaj. Vi povas vidi zebron sur la tamtamo el Kenjo kaj tropikan birdon sur tiu el Ekvadoro.. Unuvorte tamtamo reflektas kulturon en tiu lando.

S-ro Hori montras siajn kolektaĵojn ĉiun monaton en tiu poŝtoficejo kun la klarigo de Esperanto

 

HORI Jasuo (s-ro)

Estrarano de UEA (landa kaj regiona agadoj)

<hori-zonto@water. sannet.ne. jp>

10-27 Simosinden Maebasi Gunma 371-0822 Japanio

 

Lượt truy cập: 137946
Tổng bài viết: 232
IP truy cập: 38.107.191.104