Je ĉi jare, la 28-a Komuna Seminaro (KS) inter kvarlandaj junularaj esperantistoj: Ĉinio, Japanio, Koreo kaj Vjetnamio brile sukcesis ĉe Nan-King (Ĉinio) fare de ĉinaj junulaj esperantistoj kun la bonkora helpo de kelkaj instruistoj de la Nan-Kinga Universitato.

Partopreninte en la KS, konsistas el unu japana, kvin koreaj, tri vjetnamaj kaj multe da ĉinaj partoprenantoj. Menciinde klarigas, ke 3 el 5 koreaj membroj estas komencantoj, tamen ili nur antaŭ lernis Esperanton ĉirkaŭ semajne sed tre active aliĝis al turismaj agadoj, kaj al rezerva vespero kiu estis tujaranĝita post la inaŭguro por instrui Esperanton al komencantoj en la nan-kinga universitato.

Dum la restado en Nan-King, ni kune diskutas pri la temo de ĉi KS: “Priokupiĝo por junuloj en financa krizo” kaj profitas de bona okazo, oni prezentas pri la esperanta movado en sia lando. Flanke de la seminario, ni ankaŭ vizitas ĉinajn famajn vindindaĵojn kaj grandajn, multemovajn komercajn ejojn.
Partoprenante al ĉi KS, vjetnamaj delegitoj alportas multe da numeroj 3 kaj 4 de la bulteno Verda Mesaĝo el Vjetnamio por disdoni al fremdlandaj esperantistoj, kiuj ĝoje kaj entuziasme ilin akceptis.
Antaŭ la fermo de la KS, ni ankoraŭ diskutis pri la oportuna tempo por aranĝi la 29-an KS en Hanojo (2010), tamen, oni ankoraŭ ne trovas la plej favoran momenton al ĉiuj kvarlandaj junaj esperantistoj. Daŭre ni devos ĝisfunde kun diskuti pri tiu ĉi temo. Oni esperas, ke ĝis fino de januaro, aŭ almenaŭ je komenco de februaro de 2010, la decido devos publikigi por ke ni havos sufiĉe da tempo por bone prepari la 29-an KSn en Vjetnamio, orientiĝi al la Miljara Jubileo de Thang Long- Hanojo.
Reveninte al Hanojo, restas ĉe mi belajn memorojn, honorindajn spertojn kaj bonajn impresojn pri ĉina lando kaj homo, precipe pri ĉinaj junaj esperantistoj. Mi esperas, je estonteco, inter kvarlandaj Ĉina, Japana, Kore kaj Vjetnama esperantistaroj ekzistas firmajn kunlaborojn kaj longajn interligojn
Elvjetnamigis: Luong Ngoc Bao

