.jpg)
En 2007, Vjetnamio lasis neforgeseblajn postsignojn , nome la unua datreveno de l'aligo al la Monda Organizo pri Komerco (MOK), elektado al nekonstanta membro de la Sekureca Konsilio de la Unuigintaj Nacioj (mandato 2008-2009) kaj multaj aliaj fervoraj eksteraj aktivecoj. Okaze de la 2008 Printempo, Vjetnamio Ilustrita reportero pridemandis Prezidenton Nguyen Minh Triet pri ci tiuj eksteraj faktoj.
Reportero : Vjetnamia aligo al MOK estis evento alloginta grandan atenton de la tuta mondo. Kio estas via takso pri la efikoj de ci tiu evento, unu jaron post la Vjetnamia en MOK eniro?
Prezidento Nguyen Minh Triet: Oni povas tuj diri , ke unu jaron poste kiam Vjetnamio farigis membro de MOK, gia pozicio en la internacia areno estas klare plialtigita , kio kondukas al gia elekto kiel nekonstanta membro de la UN Sekureca Konsilio por la 2008-2009 mandato. La pozitivaj efikoj de la MOK aligo jam helpis Vjetnamion atingi kuragigintajn rezultojn. Vjetnamio plenumis kaj plenumas ciujn garantiojn ce gia aligo kaj dauras administraciajn kaj laulegajn reformojn konforme al internaciaj reguloj. Gi jam pruvis siajn rolon kaj respondecon kaj tiris plej grandan profiton el la sanco esti membro de ci tiu organizo. La konscio pri la MOK de la popolo kaj entreprenoj estas multe altigita, kaj ciu entrepreno kaj loganto per ciuj fortoj klopodis labori kaj strebadis kiel eble plej bone. Ankau Vjetnamio forte profitis de la fremda investa fonto. Kaj neniam antaue kiel en 2007, la mondo faris tiom da atento pri investaj sancoj en Vjetnamio. En multaj jaroj, ni jam atingis la plej altan nivelon altiri fremdan rektan investo (FDI) kaj la nombro de grandaj investistoj kaj grandskalaj projektoj kreskis pli kaj pli multe. Kompare kun 2006, akre pliigis la pasintjara eksporto-cifero.
Unu jaron post la MOK aligo, fare de malfermo de la merkato lau reguloj de ci tiu organizo, la vjetnama merkato sin trovis fronte al multaj efikoj de la monda merkato, kun samtempe ambau sancoj kaj defioj. Aliginta al la MOK, Vjetnamio similas al boateto veturanta meze de l'oceano, balancigita per fortaj vento kaj ondoj , sed tiun situacion ni akceptis kaj kredas, ke gi povu venki ne nur por profunde sin integrigi en la mondan ekonomion , sed ankau por dauri forte antauenigi la industriigon kaj modernigo de la lando.
Reportero: Vjetnamio estis balote elektita kiel nekonstanta membro de la UN Sekureca Konsilio por la 2008-2009 mandato kun plejparto de vocdonoj, kio asertas al ni la fidon de la internacia komunumo . Sinjoro la Prezidento! Antau tiu granda tasko, kion ni povas certe garantii al la internacia komunumo?
Prezidento Nguyen Minh Triet: Dum la lastaj 30 jaroj ekde la momento kiam Vjetnamio farigis membro de la Unuigintaj Nacioj, ni havis multajn gravajn kontribuojn al tiu plej granda organizo de la mondo.
Vjetnamio ciam estas respondeca membro kaj forte subtenas la principojn kaj celojn de la Carto de la UN kaj la UN centran rolon pro internaciaj paco kaj sekureco, efike solvante tutmondajn problemojn kiel eliminado de la malsato, reduktado de la malriceco, protektado de la naturmedio, ktp. Vjetnamio estas balote elektita en gvidanta posteno de multaj UN-aj organoj. Kun la tuta UN, gi estas efektiviganta eksperimente en Vjetnamio la “Unu Unuigintaj Nacioj ” initiaton.
________________________________________
Kun deziro pli multe kontribui al la kauzo de la internacia komunumo, Vjetnamio alkandidatigis kaj estis elektita kiel nekonstanta membro de la UN Sekureca Konsilio por la 2008-2009 mandato kun plejparto de vocdonoj. Vjetnamio rekte kontribuos al unu el la plej gravaj taskoj de la Unuigintaj Nacioj, kiu konsistas el protektado de la internacia paco kaj sekureco, pace solvante konfliktojn, farante postkonflitajn rekonstruadon kaj evoluadon, eliminante minacojn kiel terorismon kaj dismultigon de amasdetruaj armiloj. Vjetnamio ciam estas preta dividi kun aliaj landoj siajn proprajn spertojn. Ci tiuj penoj kontribuos al komunajn atingojn de la Unuigintaj Nacioj, certigante pacan kaj stabilan mondon. Samtempe ili firme asertos, ke Vjetnamio estas aktiva membro de la Unuigintaj Nacioj, plialtigante gian pozicion kaj vocon ce la Unuigintaj Nacioj kaj en la internacia areno.
Gia ceesto en la UN Sekureca Konsilio ankau al Vjetnamio permesos disvolvi gian eksteran politikon sendependan kaj autonoman, plurforman kaj multlateran en internaciaj rilatoj, plifortigi la amikecan kaj ambaupartian kooperativon en rilatoj kun partneroj, pli profiti ciujn rimedojn en servo de nacia evoluado, celante krei favorajn kondicojn por la nacia disvolvigo kaj daurigi pacan kaj stabilan medion en la regiono.
Reportero: Unu el la elstaraj eksteraj aktivecoj de la pasinta jaro estis viaj vizitoj al Cinio, Usono kaj Japanio . Cu vi povus sciigi pri ilia signifo ?
Prezidento Nguyen Minh Triet: Dum la vizito al Cinio, mi havis intertraktojn kun Cina Prezidento Hu Jintao, en kiuj ambau flankoj refoje konsentis, ke la amikeco inter Vjetnamio kaj Cinio estas de la partioj kaj popoloj de ambau landoj valora valorajo, kiu devos esti konservita kaj sencese evoluigita. La du flankoj konsentis pliigi altrangajn vizitojn, pliprofundigi la intersangon de spertoj koncerne la konstruado de la Partio kaj administrado de la Stato, plej bone valorigi la rolon de la Gvidkomitato pri ambaupartia kunlaboro kaj ankau la kunlaboran mekanismon inter la brancoj.
En Usono, mi kaj Prezidento Bush jam diskutis pri multaj problemoj , precipe celante plifortigi la interrilatojn de amikeco kaj solidareco inter ambau landoj kaj popoloj. La du flankoj konsentis antauenigi diversnivelajn intersangojn inter sektoroj kaj filioj, pliigi ekonomi-komercan kunlaboron celante starigi favorajn kondicojn faciligi la eniradon de Vjetnamaj varoj en USONO merkaton kaj la alvenon de amerikaj investistoj al Vjetnamio . Dum intertraktoj kun Prezidento Bush kaj la gvidantoj de USONO Senato kaj Cambro de Reprezentantoj, mi jam malkase diskutis pri grandaj problemoj, pri kiuj interesigas ambau flankoj . Ni konsideras, ke estas tre necese pli bone arangi interdialogojn por plifortigi la reciprokan kunsenton kaj interkomprenon.
Mia Stato-vizito en Japanio okazis en amika atmosfero kaj atingis bonajn rezultojn. Multajn jarojn, Japanio ciam estas unuaranga ekonomia partnero kaj monpruntisto de Vjetnamio. Vjetnamio farigis elstarantan ekonomion, farantan aktivan kontribuon al la regiona ekonomia evoluado. Dum intertraktoj kun Japana Cefministro Y. Fukuda, ambau flankoj esprimis sian persistemon pliantauenigi kaj pliprofundigi la ciujflankajn kunlaborajn rilatojn inter ambau landoj. Lau tiu spirito, la du flankoj unuanime aprobis la Kunlaboran Programon celante al la strategia partnereco inter Vjetnamio kaj Japanio.
La diplomatiaj aktivecoj de Vjetnamio en pasinteco jaro pruvis, ke la plilargigita ekstera politiklinio de nia Stato kun multilateralizacio de rilatoj kaj amikigado kun ciuj landoj sin montras gusta kaj ricevas aplaudadon de la internacian komunumo.
Reportero: Sinjoro la Prezidento! 2008 estas grava jaro por la afero de nacia konstruado kaj carnira jaro de la sociekonomia kvinjara disvolvplano 2006-2010. Kiajn aferojn ni devas akcenti ?
Prezidento Nguyen Minh Triet: La sociekonomiaj atingoj kaj rezultoj de la eksteraj aktivecoj akiritaj en 2007 jam kreis novan forton, konfidon, solidarecon, unuanimecon kaj spiriton de nia popolo en lukto por la nacia konstruado kaj defendado en venonta tempo. La internacia komunumo alte taksas kaj subtenas nian politikon de Renovigo. Forte pliigas fremdaj rektaj kaj nerektaj investoj same kiel la oficiala fonduso de helpo por disvolvigi (ODA).
Tamen, en kunteksto de la pli kaj pli profunda kaj larga internacia integrigo, krom novaj avantagoj, ni ankorau trovas nin fronte al multaj malfacilajoj kaj defioj, antau cio al niaj propraj malfortoj. Malgrau ke paco kaj stabileco estas cefa tendenco kaj ke la regiona kaj monda ekonomio dauras disvolvigi , tamen ciam kasite restas ankorau neantauvideblaj faktoroj de nestabileco, kaj marketo estas en konstanta evoluado… En ci tiu situacio, ni devas plejforte strebadi, profiti de favoraj sancoj, venki malfacilajojn kaj defiojn, kaj bone plenumi gravajn normojn de la kvinjara plano. Ni devas aktive plibonigi la medion de l' investo kaj komerco, akceli la ritmon de kreskado, plialtigi gian kvaliton kaj efikecon, plifortigi la konkurencan kapablecon kaj la stabilecon de nia ekonomio. Ni devas mobilizi investajn fontojn, rapide disvolvi la infrastrukturon, evoluigi laborfortajn fontojn kaj solvi sociajn problemojn. Aliaj taskoj, pri kiuj mi devas insisti, estas la administracia reformo, lukto kontrau la korupto, aplikado de la sparado kaj batalo kontrau la malsparado. Administracia reformo havas rektan interrilaton kun plibonigo de la medio por investistoj kaj aferistoj. Mi kredas, ke kvankam malfacilajoj kaj defioj al kiuj ni devos alfronti, ni povos tute transpasi en 2008 la sojlon de landoj kun malalta nacia enspezo kaj starigi la bazojn por vigla venonta disvolvigo.
Okaze de la Nova jaro 2008, pere de la Revuo Vjetnamio Ilustrita, mi volas sendi miajn amemajn salutojn al niaj internaciaj amikoj en la tuta mondo. Mi ankau volas formuli deziresprimojn pri sano kaj felico al vjetnamaj sampatrianoj restadantaj eksterlande, bondezirante, ke ili ciam kunigu, direktu siajn pensojn al la Patrolando kaj partoprenu en konstruado de la lando. La Partio kaj Stato de Vjetnamio ciam konsideras vjetnamajn sampatrianojn, kie ajn ili vivas, kiel civitanojn de sama lando, geinfanojn de sama familio, gefratojn de la sama vjetnama sango.
Reportero : Ni sincere dankas vin, Sinjoro la Prezidento, jam al ni konsenti tiun intervujon.
Efektivigis: Le Son
El: Revuo Vjetnamio Ilustrita - 2008/01
Esperantigis: Verda Petalo
.jpg)

