Posttagmeze de 26a de januaro 2010, Permanenta komitato de HANEA (Hanoja Esperanto-Asocio) partoprenis en la bilanca konferenco de HUAO (Hanoja Unio de Amikecaj Organizoj), ĉe la Muzeo Ho Chi Minh. La celo de tiu konferenco estas bilanci amikecajn agadojn dum la jaro 2009 kaj publikigi agadan planon de 2010.

En la konferenco, oni substrekas, ke la jaro 2010 havas historian signifon por Hanojo kaj por tuta lando. Pro tio, HUAO mobilizis la konkurson "Bonvenigu 1000jaran jubileon de Thang Long - Hanojo, bonvenigu gravajn eventojn de la ĉefurbo kaj de la lando".

Oni varme gratulas HANEA-n pri siaj agadoj: partopreni en almozdonado, kultura interŝanĝo, disvolvigo de novaj membroj kaj kreado de unu nova klubo. HANEA estis ricevita meritan atestilon de HUAO.

En tiu-ĉi konferenco, HUAO ankaŭ disdonis meritan atestilon al la sekcio HANESPE de HANEA kaj al s-ino Nguyen Thi Phuong Mai pro siaj aktivadoj dum la jaro 2009.
La konferenco malfermas per disdonado de meritaj atestiloj al aktivulaj organizoj, sekcioj kaj individuoj.

