» Plej novaj novaĵoj
La 96-a UK tra fotoj de s-ro Prezidanto Nguyễn Văn Lợi
La dua esperantistino ricevas atestilon
Atestilo por parkere kanti la himnon “La Espero”
Bilanco de la unua duonjaro de 2010
Kunsido de VEA: 2010 unua duonjara bilanco
Unuaj agadoj de s-ano Hoang Ngoc Boi
Societo por parkere kanti la himnon "Espero"
Freŝa novaĵo el AK6
La 6-a Azia kongreso de Esperanto estis finita
LA RAKONTO PRI CENT OVOJ
08/09/2010
Novajxoj el VN
Raporto pri la partopreno de vjetnamaj junuloj en la 28a Komuna Seminario Nanking - Ĉinio Nguồn: (12/01/2010) Lần đọc: 380


Komuna Seminario (KS) estas esperanta forumo de aziaj junaj esperantistoj de 3 landoj: Ĉinio, Japanio kaj Koreio.. Ĝis komencis de 1982. La 28a KS okaziĝis en Nanking, Ĉinio de la 26a ĝis la 28a de Decembro 2009.

Celante lerni spertojn kaj prepari la kandidatiĝo por gastigi la 29an KS-n en Hanojo en 2010, dank'al la financa subvencio de KAEM kaj de VUAO, du vjetnamaj junuloj partoprenis en tiu ĉi seminario.

 

1.   Ĉeftemo de KS:

“Prizorgoj de junuloj en la periodo de financa krizo”

2.   Kunvenejo:

Universitato de Nanking

  1. Nombro de partoprenantoj: Pli ol 30. El kiuj 5 el Koreio, 1 el Japanio kaj 3 el Vjetnamio (unu estas lernanta ĉinan lingvon en Jinhua Universitato).
  2. Materiaj kondiĉoj:

a. logejo: loĝejo reservita al fremdlandaj studentoj, Nanking-a Universitato

b. transportado: buso, taksio, piedirado

c. manĝado: diversa. Studenta manĝejo, restoracio, budo.

5.   Enhavo de la programo

 

Jen estas la ĝeneralaj trajtoj de la programo de KS kaj la aktivadoj de la vjetnama delegacio.

 

1.    

26.12.2009,

14:00 – 20:00

Akcepto de partoprenantoj

 

18:30

Vespermanĝo (restoracio)

 

20:00 – 22:00

Interkona arta renkontiĝo

27.12.2009,

10:00 – 12:00

Malfermo de KS28

-         Deklaro de malfermo

-         Sinprezento

-         Salutmesaĝoj de KAEM, KEJ, UEA

-         Parolado de Prezidanto de Jangsu provinca Esperanto-Asocio

-         Komuna fotado

 

12:30

Tagmanĝo (studenta manĝejo)

 

14:00 – 15:30

Salono 1: -  Prezento de esperanta movado (Koreio, Japanio, Ĉinio, Vjetnamio)

               -  Diskuto pri ĉefa temo

Salono 2:     E-kurso por komencantoj

 

16:00 – 20:00

Vizito de Fuzimiao urbo

 

19:00

Vespermanĝo (memelektita restoracio)

 

20:30 – 22:00

2a arta renkontiĝo: Specialaj tradiciaj artaĵoj de diversaj landoj

 

23:00

Junulara nokta manĝo

28.12.2009

09:00 – 10:30

Vizito al maŭzoleo de Sun Yatsen

 

12:00

Tagmanĝo (restoracio)

 

ptm

Adiaŭo

 

2.   Pri la vjetnama delegacio:

a.   Elspenzoj:

-         1 financa subvencio de KAEM

-         1 financa subvencio de Vjetnama Unio de Amikecaj Organizoj (VUAO)

-         Irvojo:

           Hanojo  à Nanning à       Nanking à      Nanning à Hanojo

               23/12     (buso)         (trajno) 25/12    (trajno)            (buso)    31/12

      c.   La ĉefaj aktivadoj:

-  Prezento de vjetnama E-movado, disdono de Verda Mesaĝo bultenoj (N-os 1-4 de 2009),

-  Prezento de ttt-ejo de VEA: http://e.vea.vn

                  -  Prezento de 6-lingva internacia konkurso “Hanojo – via rendevuejo”, inkluzive Esperanto.

                  - Prezento de Hanojo, kie okazos la 29a KS.

                  - Kooperado kun koreaj kaj ĉinaj junuloj por skribi artikolojn, interŝanĝi leterojn.

                  - Interŝanĝo de spertojn pri organizado de KS en Vjetnamio. La dato de okaziĝo de KS estos diskutita perrete kaj limdato por findecido estas fino de Januaro.

      d.    Kelkaj problemoj

                 - Vojirado daŭras tro longe: 5 tagoj.

     - Lingvo: La loka popolo preskaŭ ne parolas fremdan lingvon.

 

              Partopreno en KS 28 en Nanking estas tre bona okazo por interŝanĝi spertojn pri organizado kun ĉinaj juniloj. Ni esprimas nian sinceran dankon al KAEM, VUAO pro financa subvencio, VEA pri subteno por ebligi nian partoprenon en tiu ĉi seminario.

2010 estos grava jaro por Vjetnamio, kie okazos la miljrara jubileo de la ĉefurbo Thang Long – Hanojo. En tiu jaro okzos KS 29 en Hanojo. Estos bona okazo por prezenti bildon de Vjetnamio al la internacia esperanta komunumo, plie streĉigante la amikecon de Vjetnamio kun Ĉinio, Koreio kaj Japanio. Estos bona okazo por gastigi esperantistojn alvenintajn el najbaraj de Vjetnamio landoj: Laoso, Kamboĝo..

              Ĉiuj tiuj agadoj fariĝas antaŭpaŝo al la okazigo de UK en Hanojo en 2012.

              Fortaj je akiritaj spertoj el tiu partopreno, ni klopodos pli vigle agadi kun espero, ke KS 29 en Hanojo en 2010 brile sukcesos.

 

                                                                           Raportis Nguyen Thi Minh Trang

Lượt truy cập: 139412
Tổng bài viết: 233
IP truy cập: 38.107.191.101