Malfermiĝis nova kurso de Esperanto en Ho Chi Minh-urbo.
La kurso, kun 12 gelernantoj, okaziĝas dufoje ĉiusemajne, ĉe la sidejo de Unio de Amikecaj Organizoj.
Sub la gvidado de s-ino Le Thien Thu, membro de Trejna Komitato de VEA, la gejunuloj lernis uzante la vjetnaman version de lernolibro “Esperanto per Rekta Metodo” de Stano Marcek.
La lernantoj devenas de diversaj universitatoj de HCM urbo. Ili tre rapide progresas en la lernado.
S-ro Lee Jungkee, prezidanto de KAEM kaj s-ino Franciska Toubale el Aŭstralio sendis gratulmesĝojn al la kurso.
Ni esperas, ke la kurso sukcese finiĝos post kelkaj monatoj, ke la lernantoj pasos ekzamenon kaj EAH havos pli da junaj fortoj en sia vicoj.
Trejna Komitato de VEA

