KRONIKO
DE VJETNAMA ESPERANTO
(DUA PARTO: de 1956 al 2004)
ĈE LA NORDO DUM LUKTADO POR REUNUIĜO
9-12-1956 Kunveno de la kreontoj de Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio” (VPEA) konsentis pri kreado de la Asocio.
21-1-1957 Decido No 29NV/DC/NgĐ je la 21a de januaro 1957 de la Ministerio de Internaj Aferoj subskribita de Vicministro Phạm Văn Bạch permesis la kreadon kaj aktivadon de Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio (VPEA).
1957 Malfermo de Klubejo kaj Biblioteko de la Asocio, uzata kiel kunvenejo kaj legejo por membroj kaj Esperanto-scivolemuloj.
1957 Eldono de “Memlernolibro de Esperanto” de Sông Lô eldonejo, kies aŭtoroj estas Đào Anh Kha kaj Nguyễn Hải Trừng.
1958 Eldono de la libro "SKIZO pri VJETNAMIO" de Fremdlingva Eldonejo malfermanta la ege enhavoriĉan eldonadon de VPEA (preskaŭ 100 titoloj).
1959 Komenco de eldonado de la revuo "VJETNAMIO ANTAUENMARŜAS" (kunlaboro inter VPEA kaj la revuo "Le Vietnam en marche") (aperis dum ĉirkaŭ 2 jaroj).
7-1959 La unua internacie signifa aktivado de VPEA:
Kadre de UK44 en Varsovio, 1959 (100a datreveno de la naskiĝjaro de Zamenhof) ĉe inaŭgura ceremonio de la nova tomba memorsteleo, s-ro Nguyễn Văn Kỉnh ennome de aziaj esperantistoj legis paroladon pri la signifo de tiu evento.
1960 Eldono de “Esperanto-Vjetnama Vortaro”, kolektiva verko
kompilita de multaj membroj de Hanoja Esperanto-Klubo, celante servi la trejnadon kaj disvolviĝon de Esperanto.
1963 Eldono de “Memlernolibro de Esperanto - Duagrada Esperanto – kurso” kies aŭtoroj estas Nguyễn Công Môn kaj Trương Quang Đệ. Eldonita de VPEA.
DUM KONTRAŬUSONA MILITO
1965 Apero de la unua bulteno "INFORMILO" sub formo de flugfolio kun novaĵoj pri venko: faligo de usonaj aviadiloj en la Nordo kaj venkoj sur la suda batalkampo.
16-3-1965 Eksterlande: Usona esperantistino Alice Herz sin brulmortigis ĉe Detroit (Usono) por protesti kontraŭ agresa milito fare de Usono en Vjetnamio.
1967 VPEA akceptas la laŭvican eldonadon (redaktadon kaj presadon) de la revuo "PACO" (organo de Mondpaca Esperantista Movado – MEM), specialan numeron pri milito en Vjetnamio.
11-1967 Japana esperantisto Jui Ĉunosin sin mortbruligis en Tokyo (Japanio) por protesti kontraŭ la agresa milto fare de Usono en Vjetnamio.
1968 Post eliĝo el posteno de Ambasadoro de Vjetnama Demokratia Respubliko en Sovetunio, s-ano Nguyễn Văn Kỉnh revenis Vjetnamion. Li fariĝis Prezidanto de VPEA (samtempe aktivadis kiel vicestro de Komitato pri Eksteraj Rilatoj de la Centra Komitato de la Partio).
1970 Inaŭguro de la ekspozicio "Esperanto servas la nacian unuiĝon” ĉe Klubejo de la Asocio, Trang Thi strato, Hanojo.
1971 Rilatoj kun Eksterlando: La delegacio de Japana Pacdefenda Esperantista Asocio (JPEA) gvidata de ties prezidanto Kumaki Hideo vizitas Vjetnamion.
8 – 1972 Okaze de Kongreso kontraŭ A kaj H bomboj en Japanio, s-ano Đào Anh Kha, nome de vjetnama esperantistaro faras 20-tagan viziton al Japanio.
Printempo 1973 Ĉesiĝo de milito en Nord-Vjetnamio. Ekapero de speciala serio de la bulteno "INFORMADO el Vjetnamio" (4 numeroj aperintaj)
1964 – 1975 Kvazaŭ regula eldonado de Esperantaj libroj (kunlaboro inter la Asocio kaj la Hanoja Fremdlingva Eldonejo) po 3-4 titoloj ĉiujare.
POST LA REUNUIĜO DE VJETNAMIO
10-1975 Rilatoj kun eksterlando: Akcepto de la delegitaro de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) gvidata de profesoro Chen Yuan vizitanta Vjetnamion.
9 – 1981 Rilatoj kun eksterlando: La delegitaro de Asocio de Sovetaj Esperantistoj (ASE) gvidata de profesoro Boris Kameŝkov vizitis Vjetnamion.
15-4-1982 Esperanto Klubo ĉe Kulturdomo de Distrikto I en Ho Chi Minh urbo fondiĝis, markinte la reaperon de Esperanto en tiu urbo. Menciindas, ke antaŭ reunuiĝo, en Sajgono funkciis Esperanta grupo gvidata de Nguyễn Phước Trạch (dato ne ankoraŭ konata).
1986 Esperanto Klubo de Labor-kulturdomo en Ho Chi Minh urbo fondiĝis (post Esperanto kursoj gvidataj de Nguyễn Đỗ Khánh kaj Nguyễn Minh Kính).
1987 Rilatoj kun eksterlando: Akcepto de la Delegacio de Mondpaca Esperantista Movado (MEM) gvidata de s-ro Clément Tholet en vizito al Vjetnamio.
1989 – 1990 Post kelkaj jaroj de stagnado de la movado, la agadoj de Esperanto grupo ĉe Hanoja Fremdlingva Eldonejo kondukis al la reaktivado de Hanoja Esperanto Klubo sub nova nomo “HanEspe”, gvidata de Hồng Hạc.
1989 – 1990 Hanoja Turisma Ligo mobilizis siajn laboristojn kaj kunlaborantojn por lerni kaj uzi Esperanton. Ĉe la Ligo malfermis multaj sinsekvaj kursoj po 30-40 lernantoj. Multaj el la kursanoj daŭre agadis en la sekvontaj etapoj.
1990 Esperanto-Asocio de Ho Chi Minh urbo fondiĝis laŭ:
· Decido No 14/VPEA je la 15a de julio 1990 de VEA;
· Decido No 309/QĐ-UB je la 13a de septembro 1990 de la Popola Komitato de HCM urbo permesanta ĝian aktivadon.
10/1990-11/1990 Rilatoj kun eksterlando: D-ro Ulrich Lins, vicprezidanto de UEA, vizitis VEA-n okaze de sia labormisio pri universitata kooperado.
1990 – 1992 Apero de la Esperanta versio de Vjetnama Ilustrita Revuo po 4 numeroj ĉiujare, kiel kooperado inter Esperanto-Asocio de HCM urbo kaj Vjetnama Novaĵ-Agentejo. (La Revuo aperis dum 3 jaroj).
8 – 1992 Rilatoj kun eksterlando: S-ro So Gilsu, estrarano de UEA, respondeculo pri Azia movado vizitis Vjetnamion por konatiĝi kun ties Esperanta movado.
1995 Regiona novaĵo:
Ĉe UK 80 en Tampere (Finnlando), s-ro So Gilsu finis sian oficperiodon. Komisiono pri Azia Esperanto Movado (KAEM) fondiĝis.
9-1995 Nova Centra Komitato de VEA estas elektita kun s-ano Nguyễn Đình Hiền kiel prezidanto. Konstanta sekretario Đăng Đình Đàm emeritiĝis. La komitato decidis:
- Ŝanĝi la nomon de la Asocio, de Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio (VPEA) al Vjetnama Esperanto-Asocio (VEA);
- Starigi formalaĵojn por aliĝi al Universala Esperanto-Asocio (UEA);
- Aperigi novan bultenon "Verda Mesaĝo el Vjetnamio”.
7 – 1996 Eksterlande:
Ĉe 81-a Universala Kongreso de Esperanto en Prago: VEA estis akceptita kiel oficiala membro de UEA.
8 – 1996 19-homa delegacio de VEA partoprenis en la 1-a Azia Kongreso de Esperanto en Ŝanghajo (Ĉinio).
1996 La Vjetnama Unio de Amikecaj Organizoj (VUAO) oficiale konfirmis al VEA membrecon kaj egalrajtecon kun la aliaj amikecaj organizoj.
23-5-1997 Laŭ Decido No 1993/QĐ-UB je la 23a de majo 1997 de Popola Komitato de Hanojo, Hanoja Esperanto Asocio (HanEA) ofociale fondiĝis.
11-1998 La Dua Kongreso de VEA okaziĝis en Hanojo. S-ano Nguyễn Đình Hiền estis reelektita prezidanto; s-ano Nguyễn Minh Toàn estis elektita ĝenerala sekretario. La nova Komitato respondecas pri kandidatiĝo de Vjetnamio por gastigi la 2-an Azian Kongreson de Esperanto.
Komence de 1999 Organizado de paroligaj kursoj por trejni AK2 helpontojn.
1999 Finpresado de Granda Vjet-Esperanto Vortaro kompilita de veterana esperantisto Nguyễn Minh Kính okaze de AK2.
8-1999 Granda evento: La Dua Azia Kongreso de Esperanto (AK2) okaziĝis en Hanojo dum 4 tagoj, kun 450 partoprenintoj (el kiuj 300 eksterlandanoj) ĉe Horison Hotelo. Partoprenis prezidanto de UEA, s-ro Lee Chong Yeong.
2000 10-jara jubileo de Esperanto-Asocio de HCM urbo. Eldono de la libro “La Internacia Lingvo ESPERANTO"
2000 Eksterlande: Por la unua fojo, 7 junaj vjetnamaj esperantistoj partoprenis en Internacia Junulara Kongreso de Esperanto (IJK 56) en Hongkongo (Ĉinio).
1-a trimestro de 2001 Unua “Printempa Renkontiĝo” ĉe sidejo de Vjetnama Unio de Amikecaj Organizoj, 105A Quán Thánh strato. Tiaj renkontiĝoj fariĝis ĉiujara tradicio ĝis nun.
2001 Fondiĝo de “Klubo Verda Lingvo” (KOVELI) de esperantistoj, kiel ludkorto kaj ejo por aktivadoj. Apero de la "KOVELI - informilo"
12-2001 45-jara jubileo de VEA (1956 - 2001).
· Eldono de la pluraŭtora libro "45 jarojn briliĝas la stelo” pri historio, nuntempo kaj estonto de la Esperanta movado en Vjetnamio.
· Enmurigo de ZEO (Zamenhofa Esperanta Objekto): memortabulo pri esperanta movado en la jaroj 1930 ĉe Nguyen Van To Centro en Hanojo.
12-2002 Fondiĝo de Nguyễn Văn Kỉnh sekcio kunigante aktivulojn rekte partoprenantajn en la funkciado de la Asocio, okaze de ĝia 46-a datreveno.
2003 Internacia agado:
La junularo iniciatis la “Vintran Renkontiĝon” de junaj esperantistoj el 3 landoj (Vjetnamio, Japanio kaj Koreio) okazinta en Thac Da, Ha Tay provinco. El tiu renkontiĝo mobiliĝis la apero de la trilanda reta gazeto "La Amikeco" (Ĉinio poste aliĝis).
24-5-2004 La Tria Kongreso de VEA okaziĝis ĉe 105A Quán Thánh, strato, Hanojo. La nova Centra Komitato estas estrita de prezidanto Nguyễn Văn Lợi kaj ĝenerala sekretario Nguyễn Xuân Thu.
5 – 2004 Fondiĝo de faka organizo de VEA: la Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO)
2004 Finpresado de la libro “Vortaro Esperanto-vjetnama – Vort- kaj frazfarado” de veterana esperantisto Nguyễn Minh Kính (2 volumoj)
7/8/2004 Eksterlanda agado: UK 89 okazinta en Pekino (Ĉinio). La kongreso kun la plej multnombra partopreneco de la vjetnama delegacio: 21 partoprenantoj (11 el nordo, 10 el sudo).
Kompilis: Hong Hac
Esperantigis Nguyen Xuan Thu