|
Julio 1887
1897
1990
1902
1903
1904
ĉirkaŭ 1914-1917
1929
1930
1929-1930
1931
aŭgusto - novembro 1931
2-a Julio 1932
1932
Julio 1933
1934
1936
1937
1937
7-a de Julio 1937
7-a de Julio 1937
1938
1940
Aŭgusto 1945
Septembro 1945-Julio 1946
De 1947
1950-1951
|
En Pollando, D-ro Ludoviko Zamenhof publikis la “Unuan Libron”: Oficiala naskiĝo de Esperanto.
LA KOMENCA EPOKO EN HINDOĈINIO:
ESPERANTO INTER EŬROPANOJ
LABORANTAJ EN HINDOĈINIO
En Anamo, J. Ferra estas la unua eŭropano en Vjetnamio uzanta Esperanton.
En Quảng Yên, Tonkino, leŭtenanto Prévost uzis Esperanton.
La pioniroj en Koŝinĉinio:
En Sajgono: Fraŭlinoj Felicidad kaj Maria Paz Zamora
En Sajgono: Profesoro D. Venturini
En My Tho: Profesoro L. Barlet
En Gia Dinh: M. Carrère
EKSTERLANDE
En Londono (Anglujo), Nguyễn Ái Quốc (pseŭdonimo de Hồ Chí Minh), kiu estis tie laboranta por samtempe sin vivteni kaj lerni organizadon celante salvi la patrujon, partoprenis en skolta movado. Ene de tiu organizo, li konatiĝis kun Esperanto kaj ellernis ĝin.
ALTTAJDO DE LA 30-aj JAROJ DE LA 20-a JARCENTO
En Anamo, kuracisto Domec disvastigis la internaciasn lingvon Esperanto.
En Anamo publikiĝis artikolo favora al Esperanto.
La unua vjetnamo lernanta Esperanton enlande: Huỳnh Bá Dưỡng
Gazetoj “France-Indochine” kaj “Dong Phap” publikigis artikolon pri Esperanto, verkitan de André Guérineau (loĝanta en Vientiane, Laoso).
Franca laboristo Lucien Péraire, dum sia 4-jara (1928-1932) perbicikla vojaĝo tra Eŭropo kaj Azio por kuraĝigi Esperanton alvenis Vjetnamion, prelegis pri Esperanto en Hanojo, Huế, Sajgono). Tiu evento fariĝis granda impulso al la movado.
En Tonkino, la Dekreto No 2783 de la Supera guberniestro de Tonkino subskribita je la 2-a de Julio 1932 permesis la kreadon kaj aktivadon de la TONKINA ESPERANTISTA ASOCIO.
Huỳnh Bá Dưỡng eldonis la “Lernolibron de Internacia Lingvo Esperanto” (Sách học Thế giới ngữ Esperanto) en la vjetnama por vjetnamoj.
(kodo de Nacia Biblioteko: 18.015)
Bùi Nguyên Dỹnh (pseŭdonomo de la teamo Nguyễn Duy Bình, Vũ Độ kaj aliaj) eldonis la Lernolibron de Esperanto (Học Thế giới ngữ), kun antaŭparolo de André Guérineau.
(kodo de Nacia Biblioteko: 18.945)
En Koŝinĉinio, estis kreita la “Koŝinĉina Esperantista grupo – KEG”.
En Sajgono, “Proletaj Esperantistoj”-sekcio estis kreita de Nguyễn Văn Kỉnh.
En Sajgono, la Koŝinĉina Guberniestro subskribis dekreton permesantan la aktivadon de la Koŝinĉina Esperanto Klubo. La estraro de tiu-ĉi grupo estas: advokato Trịnh Đình Thảo, s-roj Nguyễn Công Môn, Nguyễn Văn Kỉnh, Phan Bá Lân…
Nguyễn Văn Kỉnh skribis artikolon por propaganda Essperanton en la taggazeto “Le Peuple” (La Popolo)
Laŭ la Dekreto No 3538 subskribita je la 7-a de Julio 1937 de Tonkina Supera Guberniestro, la “Hindoĉina Esperantista Asocio” estis permesita aktivadi. Ĝia sidejo estas la Kultur- Centro Trí Tri, 36 Hàng Quạt strato, Hanojo.
En Koŝinĉinio, oktobre de 1938, la ĵurnalo “Dân chúng” (La Popolo) rekomendita de la Hindoĉina Komunista Partio publikis novaĵon pri malfermo de senpaga Esperanto koresponda kurso, kun Hoàng HữuNam (pseŭdonimo de Nguyễn Văn Kỉnh) kiel kontaktadreso.
En la sudo, Nguyễn Thanh Liên eldonis novan Esperantan lernolibron.
LA TAGOJ DE LA AŬGUSTA 1945 REVOLUCIO
KAJ DUM LA KONTRAŬFRANCA REZISTADO
Periodo de la Aŭgusta 1945 Revolucio:
Kunveno por krei la “Koŝinĉinan Esperanton Grupon” ĉe gxia sidejo, No 341 strato Frère Louis, Sajgono (la domo de Nguyễn Văn Kỉnh)
Elsendo de radioprogramo en Esperanto sur la ondoj de la “Voĉo de Vjetnamio” - unu el la plej fruaj esperantaj radioelsendoj en Azio.
Dum Kontraŭfranca rezistado:
Instruado de Esperanto per korespondo (dank’al soldat-mesaĝistoj) en makiso kaj eĉ en interdisputitaj zonoj, gvidata de Huỳnh Thiện Hoa. La instruado finiĝis nur kiam Hoa mortis pro tuberkulozo.
Koncentrita klaso de Esperanto por rezistantaj kadroj, organiziita de Nguyễn Văn Kỉnh en la fora makisa arbaro en Suda Vjetnamio.
Esperantigis Nguyễn Xuân Thu
|

