» Plej novaj novaĵoj
PAROLADO de s-ro Vu Xuan Hong, Ĉe la ceremonio de transdono de Memormedalo
Esperanto-gvidanto ricevas la distingaĵon de Vjetnamio
Aktivadoj de s-roj Osmo Buller kaj Clay Magalhaes en Hanojo
Osmo Buller ricevis vjetnamian medalon
La 96-a UK tra fotoj de s-ro Prezidanto Nguyễn Văn Lợi
La dua esperantistino ricevas atestilon
Atestilo por parkere kanti la himnon “La Espero”
LA RAKONTO PRI CENT OVOJ
LA DEKDU AKUŜISTINOJ
LA ĈIELO-KOLONO-DIO
11/09/2010
VN esp-movado historio
Unu el unuaj vjetnamoj kiuj lernis kaj instruis Esperanton en Vjetnamio Nguồn: (12/12/2009) Lần đọc: 434


Sinjoro Nguyen Van Nhan estis unu el unuaj vjetnamoj kiuj lernis kaj instruis Esperanton en nia lando.

Li naskiĝis en 23-an de oktobro de la jaro 1913 en Hanojo, el unu familio de oficisto. Lia patro estis instruisto kaj poste sekretario en fervoja Indochina oficejo.

Nguyen Van Nhan vivis kun siaj familianoj ĉe malgranda farmobieno sudoriente de Hanojo. Li faris lernadon pri unua kaj mezgrada klerigado en Hanojo, kaj estis diplomita en la jaro 1930. Li estis sekretario en hanoja doganejo kiu situis en la domo de la Revolucia Muzeo de nuntempo. Samtempe, li partoprenis al socialaj agadoj: li estis membro de kultura organizaĵo nomita Tri- Tri kiu havis oficejon en la strato Hang Quat (nuntempe, tiu domo estas nomita la lulilo” de Esperanto-Movado en la tridekaj jaroj de la XX-a jarcento. Li aĉetis kaj legis Tri- Tan, Thanh Nghi….tiamaj radikalaj gazetoj kaj aktive skribis artikolojn kun plumnomo “Nhan Nghia”.

En 1932, la internacia lingvo ESPERANTO estis propagandita en Vjetnamio. Kun ia nombro da vjetnamaj junaj intelektuloj de tiu tempo, Nguyen Van Nhan lernis Esperanton kaj agadis en la “Grupo de tonkinaj esperantistoj”. Poste, li fariĝis unu el delegitoj de la “Internacia Esperanto- Ligo” en Hanojo. Pere la poŝto, li ricevis esperantajn gazetojn kaj librojn el fremdlandoj kaj distribuis ilin al vjetnamaj esperantistoj. Ĉe li, estis unu granda portreto de ZAMENHOF (La kreinto de la lingvo Esperanto) pentrita per verda lako sur blanka ŝtofo. Dum tri jaroj (1932- 1935) en Hanojo, la esperantistoj malfermis 12 kursojn pri Esperanto en la sidejo Tri- Tri (strato Hang Quat). Nguyen Van Nhan estis unu el vjetnamaj esperantistoj kiuj instruis en tiuj kursoj.

En 1937, la Hindoĉina Esperanto- Asocio” estis fondita. En la listo de la Administra Konsilo, estis la nomo de s-ro Nguyen Van Nhan kiel Ĝenerala Sekretario. Nguyen Van Nhan uzis la adreson de sia hejmo ( N-ro 187 strato Armand Rousseau, nuna strato Lo Duc) por rilatoj inter tiamaj vjetnamaj esperantistoj. En la fino de 1937, lia familio translokis en la domo No 37 strato Laveran (nuna: Le Van Huu strato, sude de Hanojo), tiu- ĉi domo estis ankoraŭ rilata adreso de vjetnamaj esperantistoj.

Bedaŭrinde, en la jaro 1939, kaŭze de la Dua Mondmilito, la internacia politika situacio fariĝis skriza, la hanoja esperanta movado ne kapablis aktive funkcii kaj silentiĝis. Do, sinjoro Nguyen Van Nhan ĉesigis siajn agadojn pri Esperanto.

Pro altaĝo kaj malsaneco, en Ho Chi Minh urbo, je la 30-a de julio de 1988, li jam forpasis.

                          Nguyen Hop

                   (Hanoja Esperanto-Klubo) 

Lượt truy cập: 140389
Tổng bài viết: 237
IP truy cập: 38.107.191.104