
.jpg)
Hanojo, la 16a de januaro 2010
Al la tutlanda esperantistaro,
Laŭ Gazetara Informo, la Centra Oficejo de UEA anoncis, ke Hanojo estos la urbo de la 97-a Universala Kongreso de Esperanto en 2012. La Estraro de UEA, kiu kunsidis en sia plena konsisto en la Centra Oficejo ekde la 10-a ĝis la 12-a de januaro 2010, post longa diskuto por ekzameni la kandidatiĝojn de Vjetnamio kaj Koreio, decidis favore al la vjetnama ĉefurbo.
Oficiala letero de CO de UEA alvenos en la venontaj tagoj.
La Permanenta Komitato de VEA ĝojplene anoncas tiun novaĵon al la enlandaj asocioj kaj petas vin disvastigi ĝin al ĉiuj membroj.
Tio estas granda evento en la sfero de popola diplomatio de la jaro 2012. UK 97 estas ne nur afero de VEA, sed ankaŭ tiu de la tuta lando.
En la venontaj semajnoj, tuj post ricevo de oficiala letero de UEA, sub la gvidado de Vjetnama Unio de Amikecaj Organizoj, ni pritraktos la aferon laŭ la procezo kiu jam fariĝis kutimo rilate al grandaj internaciaj konferencoj kaj kongresoj.
Preparado de kongreso je internacia skalo postulas multe da tempo kaj ĉies partoprenon. Ekde nun, ni jam povas komenci per necesaj aferoj, precipe en la kampoj de informado kaj trejnado, kiujn neniu ekster la esperantistaro povas pritrakti.
Rilate al enlanda informado, ni prezentos Esperanton al la amaskomikilaro, la signifon de Universalaj Kongresoj, la okazon komuniki kun la monda esperantistaro, la disvolvigo de turismo. Rilate al eksterlanda informado, ni prezentos Vjetnamion, ĝian popolon, nian novan politikon de renoviĝo kaj integriĝo, la vjenaman esperantan movadon, kun longa historio kaj vigleco dank'al la kontribuo de generacioj de aĝuloj, kaj tiuj de junaj fortoj senĉese aldonitaj.
Rilate al trejnado, necesas tuj malfermi kursojn de Esperanto de la baza nivelo (A2) ĝis la pli altaj niveloj (B1-B2-C1) celante disponigi aron da volontuloj kun bona lingva kapableco kaj komunika sperto. Estas certe, ke post UK 97, la lingva kapableco de la tuta vjetnama esperantistaro pliboniĝos.
La Permanenta Komitato de VEA alvokas la tutan membraron, la amikojn, kiuj simpatias kun Esperanto, varme apogi tiun aferon kaj kontribui laŭ sia kapableco al la komuna afero.
Bonvolu sendi ĉiujn viajn sugestojn kaj kontribuojn perrete al: vea.permanenta@yahoo.com.vn
La Permanenta Komitato de VEA

