Gratulon por la decido de UEA.
Mi nepre partoprenos en ĝi.
Akira <esperakira@nov.email.ne.jp>
Sachiko Istok
***************
Mi gratulas al vjetnamaj esperantistoj pro la UK-o en Hanojo dum la jaro 2012.
Elkore,
Luis Kordova
Meksiko <luisesperanto@yahoo.com>
***************
Gratulon al vi ĉiuj Vjetnamaj samideanoj, ke vi sukcesis inviti UK-n en 2012 al via lando!! Ankaŭ mi deziras viziti Hanojon denove, kiu havas mian specialan karmemoron.
Murata Kazujo murata.kazujo@gmail.com
***************
Elkorajn gratulojn!
Ileana Schrøder, DEA
***************
Saluton,
Leginte tion, mi preskaŭ ne emus kredi ke ĝi jam estas oficiala decido, des pli ĉar ja preskaŭ ĉiam oni publikigas sian decidon nur dum la UK du jarojn antaŭe (do mi antaŭvidis decidon nur en Havano).
Tamen mi ĵus kontrolis en la retpaĝaro de UEA kaj tie la informo ankaŭ aperas. Do mi elkore gratulas al vi, vjetnamaj esperantistoj, kaj jam nun deziras al vi ke via kongreso estu sukcesa!
Amike,
Marek Blahuš <marek@blahus.cz>
***************
Mi ankaŭ estas feliĉa pro decido de Estraro de UEA kaj mi jam planas mian vojaĝon al via por mi tre interesa lando.
Mi deziras al vi sukceson kaj feliĉan Novjaron.
Mico Vrhovac el Bosnio kaj Hercegovino - Europo.
<mico.vrhovac@gmail.com>
***************
Mi ĵus legis ke la 2012 UK okazos en Hanojo. Mi ege gratulas la vjetnamajn Esperantistojn kaj mi kuraĝigas ĉiujn kiuj povas iri, ja iri. Vjetnamio estas mirinda lando, Hanojo estas treege interesa urbo kaj la vjetnama popolo nekredeble amikeca.
Amike,
Dee
Dee McCarney <tepara@gmail.com>
***************
Kaj unu el la cxefaj organizontoj de la Universala Kongreso en Hanojo estas nia vojagxanto Thu.
Ni deziru al li fruktodonan laboron.
Boris
Boris Kolker <b_kolker@yahoo.com>
***************
Ekde nun mi kalkulos la tempon inter la pola kaj vjetnama kongresoj. Ĵus mi dissendis vian novaĵon al miaj gekorespondantoj.
Lastfoje mi enigis al vikipedio unu artikolon: http://eo.wikipedia.org/wiki/Biblioteko_Azia (http://eo.wikipedia.org/wiki/Hanojo)
Krzysztof Śliwiński <oriento@wp.pl>
***************
Mi tre ĝojas aŭdi ĝin.
Mi iros vian landon por partpreni UK 2012.
Mi esperos Universala kongreso sukcesu en via lando.
"tomoko" <kikitomo3@gmail.com>
Gratulojn kaj salutojn al ĉiuj vjietnamaj samideanoj - mi denove ŝatus viziti Vian landon kaj partopreni en UK, same kiel en IJK en 2007. Mi kunportis belegajn rememorojn kaj fojfoje rerigardas fotojn.
Mi nepre ŝatus viziti Hue - espereble okazos ekskurso al ĝi.
Aida Cizikaite <aiduze@gmail.com>
***************
Karaj Vjetnamaj geamikoj,
Gratulojn pro la decido de UEA kongresi en via lando en 2012.
Mi vigle memoras mian pasintjaran viziton en via lando kaj vian varman akcepton,
kaj esperas ke multaj israelaj s-anoj partoprenos la UK-n en Hanojo.
Mi plu esperas gastigi multajn aziajn s-anojn en Israelo en oktobro 2012,
en la koincida KIES kaj Oomoto-jubileo, kiu espereble estos kombinita
ankaŭ kun la Azia Kongreso.
Amike,
Amri Wandel
Prezidanto de ELI
***************
Koregan Gratulon pro via bonega sukceso!
En Bjalistoko, mi vespere haltis ĉe vjetnama budo; ankaŭ ĉeestis la Azian kunvenon, do spektis vian fortan prezenton, kaj aliĝis la 6an Azian Kongreson en Ulanbatoro.
Varman saluton de Renata Chassard-Caubel, bonŝanca partopreninto de La IJK-on en Hanojo.
Renata CHASSARD <renee.chassard@wanadoo.fr>
***************
Mi kore gratulas la vjetnamajn esperantistojn pro la UEA-decido pri la 97-a UK. Tio estas rezulto de longa laboro kaj penado de vastaj vjetanamaj samideanoj. Tio estas ĝojiga afero ne nur por la vjetnamaj esperantistoj, sed por la aziaj. La 97-a UK estos la tria UK okazota en Azio en ok jaroj ( en Pekino en 2004, en Jokohamo en 2007). Sendube tio estas bona priskribo pruvi progreson de la Azia Esperanto-movado.
Kiel ni devas konsideri kaj fari por la Hanoja UK? Mi pensas, ke tio estas ŝanco verdigi sen-esperantistajn landojn, precipe landoj ĉirkaŭ Vjetnamio, ekz. Birmo, Butano ktp. Kia ĝojo estas tio se mi povas vidi en 2012 kaj grandan sukceson de la 97-a UK kaj ĉeeston de la plena konsisto de la esperantistoj el la aziaj landoj!
Mi ĝojas kun la vjetnamaj samideanoj pro la UEA-decido.
Wu Guojiang el Ĉinio
<ghemelurboj@yahoo.com.cn>
***************
Kara Wu, vi diris precize tion, kion mi volis diri. La UK en Hanojo povas esti konsiderata ankaŭ agnosko d ela fortiĝo de la azia movado, pri kiu ni ĉiuj ĝojas. Por ke la ĝojo estus kompleta, ni devus provi en ĉi tiuj jaroj porti Esperanton al tiuj kelkaj landoj, en kiuj ĝi ankoraŭ ne estas, kion KAEM jam laŭdinde entreprenis.
Amike
Renato <renato.corsetti@gmail.com>
***************
Elkore mi gratulas vin. Brilan sukceson al vi, karaj vjetnamaj samideanoj! Kun gxojo ni informigxis ke Hanojo estas kongresurbo en 2012.
Nome de MES,
Enkhee, prez. de MES
***************
Gratulon!!!
Pola Radio skize informis ke la 97a UK estis decidita okazi en
Hanojo en la estrara kunsido de UEA.
Mi deziras dividi vian ĝojon.
Kore,
Hideki Harada (Ĉefdelegito de UEA por Japanio)
..............
El la E-movado:13.01.2010
Inter diversaj decidoj de UEA-estraro kunsidanta komence de la
semajno en Roterdamo estas tiu, kiu rilatas al la kongresurbo en
la 2012-a jaro. Tiu fariĝos Hanojo en Vjetnamio.
***************
Kara Nguyen thi Phuong Mai kaj vjetnamaj geamikoj,
Nome de Tianjin-a Esperanto-Asocio,mi varme gratulas al vi pro la okazigo de la 97-a UK en Vjetnamio! Vjetnamio estas unu la plej aktivaj landoj, kie bonorde iras Esperanto-movado. Ni tianjin-anoj subtenos vin okazigi la UK en nia amika najbara lando.Tiam ni organizos pli multe da kongresanoj veturi al Vjetnamio.
Sukceson al vi!
Amike via
Han Zuwu, prezidanto de Tianjin-a Esperanto-Asocio kaj
prezidanto de la Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio
***************
Leginte la anoncon ke la 97-a Universala Kongreso okazos en Hanojo en la jaro 2012.
Mi kaj gesamideanoj de nia urbo tre emociĝas kaj ĝojas. Vi fine prenis plenan sukceson.Vi faris grandan kontribuon por propagandi kaj disvadigi E-movadon kaj okazi la UK en Vjetnamio.Tio estas rezulto de longa laboro kaj penado de vi kaj vastaj Vjetanamaj esperantistoj. Tio estas gratulinda al ne nur gesamideanoj en Vjetnamio,sed ankaŭ en nia
urbo.la gesamideanoj de nia urbo tiam partopenos en la 97-a UK.
Plenan Sukceson al la 97-a UK!
Via Sincere
Yu Changlin
VicPrezidanto kaj Ĝenerala Sekretario de Rizhao-a E-Asocio. Rizhao-a E-Asocio.
***************
kun bondezirojn
himal
himal parajuli <himal66666@yahoo.com>
***************
Kun granda ghojo mi ricevis vian belan novajhon, kiun mi preskau jam divenis. Do, mi esperas revidi vin chiujn en Hanoio 2012.
Korajn salutojn kaj gratulon,
Maria
Maria Lourdes Martinez <maria_lourdes_martinez@yahoo.com>
***************
Saluton al vjetnamaj geesperantistoj!
Mia partopreno en via kongreso antaŭ jam longa tempo tre plaĉis al mi. Treege ĉarma popolo! Mi pensis serĉi kontakton kun iuj el la partoprenantoj sed la tempo pasis kaj nenio okazis. Nun mi ne plu kapablas distingi inter la belaj, ĉarmaj, junaj knabinoj kiujn mi renkontis sed mia ideo estis reveni baldaŭ por vidi pli de via interesa lando. Ankoraŭ mi esperas ke la ebleco restas.
Tutcerte estos belega UK en Hanojo sed eble vi havas landan kongreson antaŭ tiu granda, kiun mi ev. povus viziti.
Bedaŭrinde mi ne tute certas pri via aspekto sed mi havas etan ideon. Memore mi reiras al tiu programo kiam vi prezentis dekon da knabinoj vestitaj en viaj longaj, kolorriĉaj kostumoj. Eble la plej bela kion mi spertis ĝis nun.
gunnar olsson <gunnarskovde@hotmail.com>
***************
Karaj vjetnamaj geamikoj,
Jen mi sendas elkoran gratul-mesaĝon por la decide de UEA 97-a UK.
Kiel unu el la membro de Azio mi estas ege ĝoja, ke la kongreso okazos en Vjetnamio.
Fakte mi jam du foje estis en Hanojo pro mia laboro.
Glatan preparadon mi esperas. Kaj ne hezitu kontakti kun alilandaj kolegoj.
sincere,
el Seulo
Hanu IM 한우 임 <manitoim@yahoo.co.kr>
***************
Saluton,
dankegon kaj salutu cxiujn esperantistojn kaj vjetnamanojn, kiujn ni konas. Nia lasta vojagxo estas neforgesebla kaj ni jam sxparas, enspezas monon por denove viziti vian belegan landon kaj precipe renkonti denove vian nekredeblan popolon.....
Kisegojn el Francio de la freneza gravuristo kaj lia belulino. (Stefano kaj Beti)
Stéphane ROBERT <grs@grs-gravure.com>
***************
Estimataj kaj karaj gesamideanoj,
Leginte la gravan anoncon el Vjetnama Esperanto-Asocio pri la 97-a UK 2012 en Hanojo mi estas tre kortuŝita kun larmoj de ĝojo. Mi vere ploras pro la granda feliĉo ne nur por nia Vjetnama Esperanto-Asocio, sed por nia tuta lando Vjetnamio.
La decido de la UEA- estraro pri la okazigo de la 97-a Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo en 2012 vere ĝojigas nin-vjetnamajn esperantistojn, kiuj atendadas ĝin jam delonge.
Kiel vjetnama esperantistino partoprenis en kelkaj Universalaj Kongresoj de Esperanto, mi aktive kontribuos miajn lernitajn spertojn por nia aranĝonta UK 2012 en Hanojo.
Mi dankas al vi ĉiuj pro viaj subtenoj.
Ĝoje kaj feliĉe!
Le Thi Thien Thu
Esperantistino el Hochiminh-urbo Vjetnamio