» Plej novaj novaĵoj
La 96-a UK tra fotoj de s-ro Prezidanto Nguyễn Văn Lợi
La dua esperantistino ricevas atestilon
Atestilo por parkere kanti la himnon “La Espero”
Bilanco de la unua duonjaro de 2010
Kunsido de VEA: 2010 unua duonjara bilanco
Unuaj agadoj de s-ano Hoang Ngoc Boi
Societo por parkere kanti la himnon "Espero"
Freŝa novaĵo el AK6
La 6-a Azia kongreso de Esperanto estis finita
LA RAKONTO PRI CENT OVOJ
08/09/2010
Eseoj
Mia tombo Nguồn: vea.vn (04/08/2008) Lần đọc: 865
Mồ của tôi

 
Mia tombo
     Mi ne scias, ĉu vi min kredas aŭ ne, sed mi havas mian tombon de kiam mi nur estis kvarmonata bebino. Mi ne estas faraono por kapabli konstruigi por mi piramidon aŭ riĉulino por antaŭprepari mian luksan maŭzoleon, sed fakte mi havas mian propran, veran tombon. Tamen ĝi estas malgranda, simpla kaj modesta. Mi povas malkovri al vi ties sekreton: Ĝi lokiĝas antaŭ la ĉefa enirejo de la hanoja stacidomo, ĉe la strato Le Duan.
    
Klarigendas pri mia tiama familio-stato: antaŭ mia naskiĝo, miaj du pliaĝaj fratinoj unu post la alia forpasis je sia kvara monato. Iliaj forpasoj multege ĉagrenigis miajn gepatrojn. Terure, je mia kvara monato, serioza malsano minacis mian vivon (nun mi ne kapablas diri pri kiu malsano temis). Kiel kompatindaj estis miaj gepatroj, precipe mia patrino. Poste, kiam mi fariĝis plenkreskulino, ŝi kelkfoje rakontis al mi, ke ŝi imagis pri mia onta forpaso kaj dronadis sin en profundan malesperon. Certe, miaj gepatroj zorgeme provis min savi per aktiva kuracado, sed dum paniko, mia patrino sin kondutis laŭ popola kutimo: en tiaj cirkonstancoj, oni sin turnis al sorĉaĵo. Per naztuko, mia patrino plektis pupeton, metis ĝin en lignan skatoleton (ĉikaze en plumujon), klare enskribis mian plenan nomon, naskiĝtagon, eĉ mian morttagon por “trompi” la fantomojn! Poste ŝia plej fidela servisto sekrete “min” enterigis dum iu nokto antaŭ la hanoja stacidomo.
     Ĝis nun, mi ne kapablas valortaksi ĉu la aktiva kuracado aŭ ĉu la sorĉaĵo min savis. Mi nur scias, ke mi estas ĉiam vivanta kaj havas mian tombeton. Ĉiufoje ke oni riparas aŭ renovigas la hanojan stacidomon, mi estas kortuŝita pri mia “kara tombo”.
     Karaj amikoj, ĉu vi volas viziti mian tombon? Estas malfacile por mi ĝin montri al vi ĉar mi mem ne konas ĝian precizan lokon.
     Vi povus opinii, ke mia rakonto estas pura fantazio. Tamen, mi serioze juras al vi: ĝi estas vera!
Jada Valoraĵo

 
Lượt truy cập: 139412
Tổng bài viết: 233
IP truy cập: 38.107.191.101