» Plej novaj novaĵoj
La 96-a UK tra fotoj de s-ro Prezidanto Nguyễn Văn Lợi
La dua esperantistino ricevas atestilon
Atestilo por parkere kanti la himnon “La Espero”
Bilanco de la unua duonjaro de 2010
Kunsido de VEA: 2010 unua duonjara bilanco
Unuaj agadoj de s-ano Hoang Ngoc Boi
Societo por parkere kanti la himnon "Espero"
Freŝa novaĵo el AK6
La 6-a Azia kongreso de Esperanto estis finita
LA RAKONTO PRI CENT OVOJ
08/09/2010
Literaturo
Legendoj pri Son Tinh kaj Thuy Tinh Nguồn: vea.vn (03/08/2008) Lần đọc: 1170
Sơn Tinh Thủy Tinh

LEGENDOJ PRI SON TINH KAJ THUY TINH

        La nurnura filino de la 18a kaj lasta reĝo Hung nomiĝinta My Nuong estis fama pro sia beleco kaj virto.

        La reĝo volis edzigi ŝin al talenta junulo inda je ŝi. Pro tio li sendis heroldojn anonci al la tuta lando tian intencon. Multnombraj belaspektaj talentuloj sin prezentis al la reĝa palaco, sed al la belaj okuloj de la princino neniu plaĉis.

        Ĝuste kiam la reĝo ekmalpacienciĝis, venas du aliaj pretendantoj: Son Tinh, la genio de montoj, kaj Thuy Tinh, tiu de akvo. Ambaŭ klopode provis sian talenton. Son Tinh venigis fortajn ventojn, fulmojn kaj pluvojn, kaj tuj la ĉielo malheliĝis, la tero ŝanceliĝis, multaj lokoj subakviĝis. La vidaĵoj estis teruraj. Kiam Son Tinh eklevis sian magian bastoneton, ĉio ĉesis, kvieteco revenis kaj la ĉielo heliĝis.   

        Vidinte propraokule tian eksterordinaran konkuron, la reĝo estis perpleksa kaj ne povis decidi kiun elekti. Bona ideo eklumis en sia kapo. Kaj al la du genioj li diris:

        - Mi postulas de vi jenajn oferaĵojn: cent banh giay (1), ducent banh chung (2), elefantoj kun naŭ dentegoj, kokoj kun naŭ ergotoj kaj ĉevaloj kun naŭ krinaroj. Tiu, kiu venos frue morgaŭ matene edziĝos kun la princino My Nuong.

        La sekvantan tagon, al la reĝa palaco Son Tinh kunportis la postulitajn oferaĵojn, kiuj plene kontentigis la reĝon. Post la solena kaj pompa edziĝa ceremonio, la princina edzino sekvis sian edzon al montara regiono. Thuy Tinh venis malfrue kaj eksciinte la foriron de la novgeedzoj, le postkuris ilin kun la intenco forrabi la princinon. Li venigis grandajn pluvojn kaj furiozajn ventojn, kiuj ŝancelis la ĉielon kaj teron, subakviĝis kampojn kaj forportis domojn.

        Son Tinh rezistis firme, moviĝinta monto-ĉenojn por stopi akvo-fluadon, plialtigis montojn super la akvo-nivelo. La batalado de la du genioj daŭris plurajn monatojn. Finfine, Thuy Tinh ekkonsciis sian nekapablon, devige rezignacis, sed venĝemo persistis por ĉiam en sia koro. De tiam, en la sesa kaj sepa monatoj (laŭ luna kalendaro) periodaj tajfunoj elĵetiĝis sur la landon de vjetnamoj. Laŭ onidiro, tiu malfeliĉego estas kaŭzata de la malbona kaj venĝema genio de akvo.

Notoj:

(1). Banh Giay: Blanka kuko farita el longe pistita kuirita glurizo havanta rondan formon kaj simbolantan la Ĉielvolbo. (2). Banh chung: Kvadrata rizkuko plenŝtopita per sekaj semoj de verda fazeolo kaj porkaĵo, enpakita en speciala folio-speco. Ĝia kvadrata formo simbolas la teron. (3) Estas legendo pri tiuj kukoj.

                                                                                                                                                                                                                                                                                                         Esperantigis Ngoc Lan

Lượt truy cập: 139412
Tổng bài viết: 233
IP truy cập: 38.107.191.101