Nguyen Du, la plej fama kaj populara poeto de Vjetnamio, naskiĝis en 1765, en familio de mandareno, kiu servis la dinastion Le. Kiam tiu monarkio renversiĝis, li rifuĝis en provinco, kaj sensukcese provis restaŭri ĝin. Poste li revene loĝis en sia hejm-vilaĝo.
La dinastio Nguyen fondiĝis en 1802, kaj li estis invitita reveni al mandarena kariero. Li ripete rifuzis, sed fine akceptis la inviton. En 1813 li estis delegita al Ĉinio kiel ambasadoro. Li forpasis en la jaro 1820.
Nguyen Du posedis riĉan literaturan kaj muzikan kulturon kaj ankaŭ konojn pri milit-arto. Li verkis multajn poemojn, kiuj atestis, ke li revis pri pacigo de la mondo kaj savo de la vjetnama popolo.
El lia verkaro la plej fama kaj populara estas epopeo „KIEU”, konsistanta el 3.254 versoj.
Ĉefverko
La titolo de la ĉefverko de Nguyen Du devenas de la nomo de ĝia ĉefheroino Kieu. La priskribo de la perfekta beleco de tiu junulino kaj tiu de ŝia malpli aĝa fratino Van faras grandan impreson sur la legantoj.
Gracion kiel floroj de arbo abrikota
kaj animecan simplon de neĝo virge pura
ŝi havas, tiu digna junulin’ natura
radia kiel luno dum nokto senegala,
riedetoj kiel floroj sur ŝiaj lipoj dancas
kaj ŝia voĉo klaras kiel sono pur-kristala,
la splendon de la nuboj superas ŝiaj haroj
kaj brilon de la neĝo ŝiaj vangoj puraj.
Sed pli perfektas tamen beleco de fratino,
la senkompara Kieu, talente plej supera,
elvokas lag-spegulon aŭtunan ilumino
de rigardo ŝia kaj brovoj la ornamojn
arbarajn en printempo, kaj floroj kaj saliko
ĵaluzas eleganton, belecon de uniko,
belecon laŭlegende potencan pereigi
fortegajn citadelojn kaj urbojn ruinigi,
ne malpli raras ŝiaj talentoj por pentrarto,
kaj poezio nobla kaj same por muziko.
.jpg)
Kiel “Destino kaj Talento kontraŭas unu al la alia”, kaj “
En la feŭda socio, en kiu vivis Nguyen Du, la bazo de moralo estis Konfuceanismo, laŭ kiu amo kaj respekto de gefiloj al gepatroj estis absolutaj. Pro tio, kun disŝirita koro, Kieu forlasis sian sek-retan amon (1) kaj foroferis sian junecon por savi
sian patron kaj familion.
Kiam la sentimentala Kieu ploris antaŭ la tombo de mortinta bela kaj talenta kantistino: “Kiel dolora estas la sorto de virinoj, kies vivo estas sufer-plena kaj malfeliĉa. Kiel kruelega estas
Por savi sian patron ŝi konsentis edziniĝi kun nekonata viro. Sed tiu viro, kiu estis bordelisto, trompis ŝin kaj profitigis ŝian belecon kaj talenton akiri klien-tojn. De tiam ŝi trapasis dek kvin jarojn da suferoj kaj doloregoj. En bordelon la pur-anima belulino estis ĵetita du-foje. Ŝi provis dronigi sin ambaŭ-foje, sed mal-sukcese. Ŝi amare spertis la vivon de bonzino kaj persekutatino. Kvar-foje ŝi estis kruele batita. Kelk-foje ŝi edziniĝis aŭ kunvivis kun amantoj, sed fine vivis sola.
Merito de Nguyen Du
La granda merito de Nguyen Du konsistas en la fakto, ke li senmaskigis kaj denuncis la subpreman kaj perversan feŭdalismon. Indigna kontraŭ la severega sorto de virinoj, kiuj estis konsiderataj kiel sklavoj kaj komercaĵoj, li protestis por la suferantinoj, kiujn li multe kompatis.
Per sia sentema koro, li profunde sentis la suferadon de popolanoj, kaj, same kiel ili, li strebis al homa feliĉo, kiu estis konstante estingita de la potenculoj, kaj kontribuis al la luktado kontraŭ maljusteco.
Danke al la vivado de Nguyen Du dum multaj jaroj meze de vilaĝanoj, kiuj plantis rizon, juton kaj morusujon, la lingvo de lia ĉefverko eniris en la plej puran tradicion de popol-kantaro per sia fleksebleco, realismo kaj bild-riĉeco. Ĝi abundas je specialaj esprimoj kaj parol-turnoj, aludoj pri legendoj, poemoj kaj malnovaj rakontoj. Multaj el ĝiaj versoj fariĝis popol-diroj.
Li famas kiel romantika kaj realista poeto. Admirinde li kantis la belecon de pejzaĝoj, mirinde li esprimis emocion, tristecon, malesperon kaj triumfan ĝojon.
Per nur kelkaj vortoj aŭ versoj, li lerte kaj koncize karakterizis hom-tipojn. Tiel bone li realigis ilin, ke la nomoj de kelkaj aĉuloj fariĝis komun-uzataj sub-stantivoj, ekzemple “So Khanh” reprezentas donĵuanojn, “Tu Ba” signifas bor-delistinon, “Hoan Thu”, ĵaluzan virinon ktp…
“KIEU” estas lia plej populara kaj konata verko. Vjetnamoj de ĉiu tempo, socia tavolo kaj aĝo ŝatas ĝin. Multaj el ili, eĉ analfabetoj, konas parkere longajn fragmentojn. Avinoj kaj patrinoj kantas ilin kiel lul-kanton. Junulinoj konsultas “Kieu” por diveni sian amon kaj estontan vivon.
“KIEU” markis gravan etapon en la historio de la vjetnama lingvo.
Ĝi estis tradukita en plurajn lingvojn. En 1965,
Hanojo la 1an de Junio 2006
Kompilis: Nguyen Thi Ngoc Lan
vjetnama esperantistino
(1) Laŭ feŭda etiko gejunuloj ne rajtis renkontiĝi unu kun la alia, kaj al junulinoj estis malpermesite ami kaj elekti siajn estontajn edzojn. Sed, respondinte al la voko de sia koro, la belulino Kieu aŭdacis kaŝe viziti sian amaton, kiu intence loĝis apud ŝia domo, kaj ili ambaŭ ĵuris fidelan amon. Tiu ago estis konsiderita kiel skandalo kaj puninda kulpo en Konfucea socio, sed male, Nguyen Du dediĉis multajn paĝojn al ilia libera elekto kaj tenera amo.
ambasadoro: reprezentanto de regno en alia regno / dinastio: sinsekvo de regnestroj el la sama familio / epopeo: versa verko rakontanta pri heroo, epoko / kariero: profesio, sindediĉo / mandareno: socia alt-rangulo / splenda: brile belega.

