ZAMENHOF TAGO EN HOĈIMIN-URBO

  ZAMENHOF TAGO EN HOĈIMIN-URBO

         La 19an de decembro, 2015, Esperanto-Asocio en Ho Chi Minh urbo (EAH) festis la naskiĝtagon de L.L.Zamenhof, la kreinto de Esperanto. Aliĝis en la renkontiĝo la ĉeestoj de reprezentantoj de la Unio de Amikeco en Ho Chi Minh urbo, Ĉefestraro de EAH kaj sudaj geesperantistoj. La renkontiĝo estis okazigita en varma, amikeca etoso. Sinjoro Tran Quan Ngoc, prezidanto de EAH informigis al ĉeestantoj pri la vivo de Zamenhof, Esperanto, pasintjara kaj venontjara agadoj. Okaze de Zamenhof-Tago, la prezidanto ankaŭ bondeziris “Feliĉan Novajaron” al la ĉeestoj.

Ut Huynh raportis