INTERNACIA AMIKECO-TAGO

          La 12an de decembro, okazis la Internacia Amikeco-Tago. Ĉi-festotago estis organizita de la Unio de Amikecaj Organizoj en Ho Chi Minh urbo kaj EAH partoprenis kune kun pli ol 20 aliaj asocioj ĉe Ban Nguyet Lago. Tiun tagon, EAH ekspoziciis fotojn, librojn de kaj pri L.L. Zamenhof, la neŭtrala lingvo - Esperanto kaj Suda movado. Multe da homoj vizitis Esperanto-budon kaj Esperanto estis prezentita al ili. EAH vendis esperantajn memoraĵojn, librojn, lernolibrojn al vizitantoj, kontribuante al la buĝeto de la Asocio. 

Ut Huynh raportis