Ceremonio honoranta Vi Giam popolkanton de Nghe Tỉnh provincoj kiel heredaĵo de la homaro

 Vespere de la 31a de januaro 2015, ĉe Ho Chi Minh Placo en Vinh-urbo, Nghe An provinco, Ministerio de Kulturo, Sportoj kaj Turismo, kun la registaro kaj popolo de ambaŭ Nghe An kaj Ha Tinh provincoj okazigis solenan ceremonion por honori Vi Giam popolkanton kaj ricevon de diplomo de Unesko rekonante ĝin netuŝebla kultura heredaĵo de la homaro. La programo estis rekte elsendita de la nacia televido por la tutlanda spektantaro. Nacia Asembleo Prezidanto Nguyen Sinh Hung ĉeestis kaj atestis la ceremonion honorante tiun specialan kulturan heredaĵon. En la ceremonio ĉeestis ankaŭ la vicprezidantoj de la Nacia Asembleo: Tong Thi Phong kaj Uong Chu Luu; la vicĉefministroj Nguyen Xuan Phuc kaj Vu Duc Dam; Katherine Muller Marin, reprezentanto de Unesko Oficejo en Hanojo; reprezentantoj de diplomatiaj misioj, internaciaj organizoj en Vjetnamio kaj reprezentantoj de pluraj ministerioj, centraj kaj lokaj sektoroj; la popolkantaj kluboj de ambaŭ Nghe An kaj Ha Tỉnh provincoj Vi, Giam estas du popolkantaj ĝenroj sen akompanado kreitaj de Nghe Tinh komunumo de centoj da jaroj antaŭe. Vi, Giam estas praktikataj en ĉiuj okazoj de ĉiutaga vivo, per ekzemple kiam oni lulas sian infanon, laboras en la kampoj, remas boaton, ŝpinas kaj teksas silkon, grimpas montojn aŭ travadas riveretojn. Tiel, la arioj estis nomitaj laŭ la aktivecoj, kiel vi de ŝtofoteksado, vi de river-transpasado, vi de riz-replantada korporacio, vi de montgrimpado, giam de lulado, giam de rakontado, giam de satirkantado...

La artistoj de la popolkanto kluboj de Ha Tinh-urbo prezentas vi-giam-komponaĵon "Geedza kanto". Foto: Minh Duc - VNA

Vi-Giam popolkanto de Nghe Tinh provincoj estis registrata de Unuiĝintaj Nacioj Organizo pri Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko) kiel netumateria kultura heredaĵo de homaro en la kunveno okazinta je la 27a de novembro en Parizo, Francio. Temas pri internacia konfirmo por tiu speciala popola arto. Samtempe rekono igas la lokan komunumon kaj lokan registaron pli respondeca en la konservado, instruado, disvastigo de tiu ĝenro, kuraĝigante la junan generacion aktive lerni kaj partopreni en prezentoj de spektakloj celante antaŭenigi la konservadon kaj daŭran evoluon de tiu nemateria kultura heredaĵo. La rekono de Vi-Giam popolkanto fare de Unesko vere estas honoro, fiereco ne nur de la provincoj de Nghe An kaj Ha Tỉnh, sed ankaŭ de la tuta lando. De nun, popolkanto de Nghe Tinh ĉeestinte sur la kultura mapo de la mondo, vere fariĝas parto de la kultura heredaĵo de homaro. Parolante ĉe la honoriga ceremonio, Katherine Muller Marin, reprezentanto de Unesko Oficejo en Hanojo konfirmis, ke la dosiero por propono de popolkanto Vi-Giam de Nghe Tinh respondis al ĉiuj kvin kriterioj por fariĝi reprezenta heredaĵo de la homaro kaj estis alte taksita de la membroj de la Interregistara Komitato por la protektado de nemateriaj kulturaj heredaĵoj. Unesko deziras, ke la registaro kaj popolo de la provincoj de Nghe An kaj Ha Tỉnh havos rimedojn por promocii la valoron de tiu popolkanto, plenumante la enhavon de la ellaborita nacia agadprogramo por plia disvolviĝo de la heredaĵo.

Post la ceremonio por anonci la decidon de Unesko, kaj transdono de diplomo, Ministro de Kulturo, Sportoj kaj Turismo anoncis nacian agadprogramon por protekti kaj antaŭenigi la valoron de tiu popolkanto.

Parolante ĉe la ceremonio, en nomo de la Registaro, Vicĉefministro Vu Duc Dam esprimis dankemon al la du provincoj de Nghe An, Ha Tỉnh kiuj kreis Vi-Giam popolkanton; dankis Uneskon, internaciajn organizojn pro ilia subteno al la rekono de tiu popolkanto kiel nemateria kultura heredaĵo de homaro. Vicĉefministro Vu Duc Dam deziras daŭre ricevi kunlaboron kaj helpon de internaciaj organizoj kaj sugestis la ministeriojn kaj lokajn instancojn daŭre protekti kaj promocii la kulturan heredaĵon de la nacio, inkluzive de Vi-Giam popolkanto de Nghe Tinh, daŭre harmoniigi vjetnaman kulturon kun la fluo de homa civilizacio, kreante spiritan fundamenton kaj motivadon por konstrui kaj disvolvi la landon.

Post la honoriga ceremonio, la arta spektaklo titolita "Revenante al la regiono de Vi Giam", alportis al la spektantoj unikajn valorojn de tiu heredaĵo. La programo estis ankaŭ oportuneco por la publiko interagi kun perantoj, esploristoj pri popola arto kaj popola kanto; artistoj, popolartistoj de Vi Giam popolkanto de Nghe Tỉnh.

Fonto: VNA- Quang Vũ