Kunsido de VEA: 2010 unua duonjara bilanco Lunde, la 5an de julio2010, VEA organizas sian unuan duonajaran kunsidon, kun 3 temoj: - Bilanco de unua duonjara agado - Prelego pri Kongresa Regularo de UEA, - Raporto pri la 6-a Azia Kongreso (AK6) de S-ro Hoang Ngoc Boi, nova vicprezidanto de KAEM.
S-ro Nguyen Van Loi prezidanto, gesinjoroj Hoang Ngoc Boi, Thieu Quang Dieu, Nguyen Thi Phuong Mai, Nguyen Xuan Thu, vicprezidantoj kaj ĝenerala sekretario de VEA kaj multe da membroj de VEA kaj HANEA partoprenis en la kunsido. S-ro Nguyen Xuan Thu, raportas pri du unuaj temoj kaj s-ro Hoang Ngoc Boi, la tria. Dum prelego de sinjoro Nguyen Xuan Thu, oni disdonas al partoprenantoj 4 dokumentojn: - Bilanco pri agadoj de VEA dum unua duonjaro de 2010 - Agadprogramo de 2010 ĝis 2012 - Respondletero de Permanenta Komitato de VEA pri la preparoj por la 97-a UK. - Kongresa Regularo de UEA . Fakte, dum la unuaj ses monatoj de 2010, ni agadis laŭ direkto de tiu ĉi Regularo: Ni ĝustatempe informis (enrete kaj papere) al la esperantistaro ĉiujn novaĵojn, ni regule daŭrigis kursojn, kaj aktivadis en la kampo de eldonado. La Tagkajero de Dang Thuy Tram estas finredaktita kaj lingve reviziita de internaciaj esperantistoj, kaj atendas financan subvencion por eldonado okaze de UK 97. La enretigo de esperanta versio de la bulteno « Vjetnamio Ilustrita » estas laŭ principe akceptita de la Vjetnama Novagentejo. Krome, ni ankaŭ gastigis multe da fremdlandaj gastoj: el Koreio, Ĉinio, Rusio, Francio, Hispanio… Notinde, s-ro Aŭgusto Casquero, fama hispana esperantisto promesis alveni Hanojon dum plenjaro por instrui hispanan lingvon kaj Esperanton (senpage por esperantistoj), se la kondiĉoj estas favoraj, li kapablos resti ĉe ni ĝis 2012 por nin helpi en la preparado de UK. Notindas, ke li estis prezidanto de LKK de la 78-a UK en Valencio. Menciinde, s-ro Vu Xuan Hong, prezidanto de VUAO venis al la kunsido por transdoni Amikecan Memormedalon al S-ro Nguyen Xuan Thu – ĝenerala sekretario de VEA - pro liaj kontribuoj al la movado.
Poste, s-ro Hoang Ngoc Boi, nove elektita vicprezidanto de KAEM, prelegis pri aranĝo de la 6-a AK, pri preparado de la gastiga lando Mongolio, pri iliaj malfacilaĵoj kaj klopodoj por sukcese organizs la kongreson. Por tumulte fermi la kunsidon, artistoj de la Arta Klubo de HANEA dulingve kantis la kanton «Estus Bak Ho» kaj oni ĝoje kune kunfotis.
|